Horgen (distrikto)
La distrikto Horgen estas urbeca distrikto en la Kantono Zuriko. Ĝi havis 110462 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Horgen (distrikto) | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
![]() | |
Kantono | Zuriko |
Ĉefloko | Horgen |
Koordinatoj | 47° 15′ N 8° 35′ O / 47.250 °N, 8.583 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 15′ N 8° 35′ O / 47.250 °N, 8.583 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 110462 (2007-12-31) |
Areo | 104,16 km² |
Loĝantardenseco | 1060,5 loĝantoj/km² |
Federacia Kodo | 0106 |
Geografio redakti
La distrikto konsistas el la zurikaj komunumoj de la maldekstra bordo de la Lago de Zuriko kaj de la Sihlvalo. La okcidentan limon de la distrikto formas la montoĉeno de Albis.
Trafiko redakti
Horgen estas konektita per lini-pramŝipo kun Meilen ĉe la alia bordo de la lago. Krome pasas tra la distrikto la trajnlinioj de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko al Koiro kaj de Zuriko al Gotardo, la trajlinio de Svisaj Sudorientaj Fevojoj de Wädenswil al Einsiedeln kaj la linio de Zuriko al Sihlbrugg de la Sihlvalo-Zuriko-Uetliberg-Fervojo. Krome ekzistas aertelfero de Adliswil al Felsenegg sur la Albisĉeno
Limoj redakti
La distrikto Horgen limas norde al la distrikto kaj urbo de Zuriko, oriente al la Lago de Zuriko, je kies alia flanko troviĝas la distrikto Meilen, sude al la Kantono Ŝvico, sud-okcidente al la Kantono Zugo kaj okcidente al la distrikto Affoltern.
Politikaj komunumoj de la distrikto Horgen redakti
La distrikto Horgen havas 12 komunumojn (stato 2011), el kiuj la urbo Wädenswil estas la plej granda. Jen la listo:
Blazono | Poŝtkodo | Nomo | Loĝantoj (2009-12-31) |
Areo en km² |
Komunuma kodo |
---|---|---|---|---|---|
8134 | Adliswil | 16051 | 7.79 | 0131 | |
8816 | Hirzel | 2100 | 9.68 | 0132 | |
8810 | Horgen | 18562 | 21.07 | 0133 | |
8825 | Hütten | 927 | 7.24 | 0134 | |
8802 | Kilchberg | 7385 | 2.58 | 0135 | |
8135 | Langnau ĉe Albis | 7178 | 8.66 | 0136 | |
8942 | Oberrieden | 4899 | 2.76 | 0137 | |
8805 | Richterswil | 12061 | 7.54 | 0138 | |
8803 | Rüschlikon | 5191 | 2.94 | 0139 | |
8824 | Schönenberg | 1929 | 11.00 | 0140 | |
8800 | Thalwil | 16832 | 5.53 | 0141 | |
8820 | Wädenswil | 20101 | 17.37 | 0142 | |
Totale | 12 | 113216 | 104,16 | 0106 |