Distriktoj de Kantono Zuriko

Mapo de la Kantono Zuriko kun la subdivido laŭ distriktoj

La hodiaŭa rolo de la zurikaj distriktoj redakti

La distriktoj en la Kantono Zuriko havas pure administran funkcion. Pro la vasta aŭtonomieco de la komunumoj la distriktaj aŭtoritatoj en Zuriko male ol en aliaj landoj apenaŭ havas signifon. La funkcio de distriktaj konsilantaroj, kies membroj elektiĝas de la popolo ĉiun kvaran jaron, estas do praktike nur tiu de rekursinstanco kontraŭ decidoj de la komunumaj registaroj kaj/aŭ parlamentoj.

La Kantono de Zuriko estas dividita en 12 distriktojn, kiuj portas la nomon de siaj ĉefkomunumoj.

Tribunalaj distriktoj redakti

Pli signifa la distriktoj en la kantono estas rilate la jurisprudencon. Sur nivelo de distrikto estas organizitaj a unuinstancaj tribunaloj, la tiel nomitaj distrikttribunaloj. Lasta-tempe oni komencis por limigi kostojn organizi ankaŭ la civilstatregistrojn pri naskiĝoj, geedziĝoj kaj mortoj je nivelo de distrikto.

Lernejaj distriktoj redakti

Distrikto ludas ankaŭ rolon rilate la kontrolon de la ŝtataj lernejoj. La lernejaj komunumoj estas submetitaj al la distrikta lernejkontrolo, kiu fakte rolas kiel supera rekursinstanco en demandoj de ekzamenoj kaj disputoj kun instruistoj kaj lernejaj aŭtoritatoj.

 
Kastelo Kiburgo, iama voktejo por la historioa voktdistrikto Vinterturo
 
Historia blazono de Zuriko kun la blazonoj de la voktdistriktoj, ero el la Murer-urbomapo

Historiaj distriktoj redakti

Antaŭ la la akcepto de zurika konstitucio 1831, unu jaron post la tago de Uster la Kantono Zuriko konsistis el historiaj distriktoj (tiel nomitaj voktdistriktoj, germane Vogtei), kiujn regis voktoj, kiujn nomumis la registaro de Zuriko. En diversaj lokoj ankoraŭ hodiaŭ troviĝas la kasteloj de tiuj foktoj, ekzemple la Kastelo Greifensee aŭ la Kastelo Kiburgo apud Vinterturo. La voktoj estis unuflanke guberniestroj, kiuj reprezentis la registaron de Zuriko, aliflanke ili ankaŭ esits la lokaj juĝistoj.

Famecon akiris la libro de la zurika verkisto Gottfried Keller kun la titolo la Kamparvokto de Greifensee, kiu baziĝas sur vera biografio de iama zurika vokto. Tiu vokto Landolt estis konata kiel tre saĝa juĝisto, kaj la libro vivas de la diversaj kvereloj kaj etkrimoj inter najbaroj, kiujn tiu viro devis solvi.

Reorganizo 1989 redakti

La Distrikto Zuriko konsistas nuntempe nur ankoraŭ el la urbo Zuriko mem. Okaze de reorganizo de la distriktoj de la kantono la tiama Distrikto Zuriko estis dividita al nova Distrikto Dietikon al kiu nun apartenas la komunumoj de la Limatvalo. La komunumo Zollikon estis dume aligita al la Distrikto Meilen.

Listo de la distriktoj de la Kantono Zuriko redakti

Aktuale (2011) Kantono Zuriko konsistas el 12 distriktoj. La sumo de ilia areo estas malpli ol la aero de la tuta kantono, ĉar la 67,95 km², kiuj apartenas al la lagoj ne estas nombritaj kiel distriktaj teritorioj. La distrikto Zuriko estas identa kun la urbo Zuriko.

Blazono Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Ĉefloko Nombro da
komunumoj
Kodo
  Affoltern 46978 113.01 Affoltern ĉe Albis 14 0101
  Andelfingen 29210 166.64 Andelfingen 24 0102
  Bülach 129177 185.19 Bülach 22 0103
  Dielsdorf 78336 152.73 Dielsdorf 22 0104
  Dietikon 78572 60.06 Dietikon 11 0111
  Hinwil 86018 179.53 Hinwil 11 0105
  Horgen 113216 104.16 Horgen 12 0106
  Meilen 95697 84.64 Meilen 11 0107
  Pfäffikon 75740 163.55 Pfäffikon 12 0108
  Uster 117834 112.35 Uster 10 0109
  Vinterturo 147988 251.25 Vinterturo 21 0110
  Zuriko 365098 87.78 Zuriko 1 0112
Totale 12 1344866 1728,84 Zuriko 171 01

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti