Affoltern ĉe Albis

komunumo de Svislando
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Affoltern

Affoltern ĉe Albis estas la ĉefurbo de la Distrikto Affoltern. Kun 10'347 loĝantoj fine de la jaro 2004 ĝi estas la ekonomia centro de la regiono, kiu iam nomiĝis alemane Säulisamt, kio signifas porketa distrikto por alludi al la ŝinko, kiu estis produktita en tiu regiono. Ĝis la 31-a de decembro 2009 la loĝantaro kreskis al 10705 personoj.

Affoltern ĉe Albis
Blazono de Affoltern ĉe Albis
Blazono de Affoltern ĉe Albis
Blazono de Affoltern ĉe Albis
Affoltern ĉe Albis
Affoltern ĉe Albis
Affoltern ĉe Albis
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Affoltern
Koordinatoj  47° 16′ 30″ N 8° 26′ 45″ O / 47.27500 °N, 8.44583 °O / 47.27500; 8.44583 (mapo)Koordinatoj: 47° 16′ 30″ N 8° 26′ 45″ O / 47.27500 °N, 8.44583 °O / 47.27500; 8.44583 (mapo)
Nombro de loĝantoj 10705
Areo 10,61 km²
Alteco 494 m super marnivelo
Poŝtkodo 8910
Komunumkodo 0002
Mapo de Affoltern ĉe Albis
Mapo de Affoltern ĉe Albis
Mapo pri la situo de Affoltern ĉe Albis en la Distrikto Affoltern
vdr

Geografio redakti

Affoltern ĉe Albis situas piede de la Albis-ĉeno en kampara kaj arbara regiono inter la urboj Zuriko kaj Zugo, kiuj ambaŭ troviĝas en distanco de proksimume 13 kilometroj. Al Affoltern apartenas ankaŭ la vilaĝo Zwillikon. La vilaĝon trafluas la rivereto Jonenbach, kiu fontas en Hausen kaj alfluas en Jonen as Reuss.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 10,61 km², de kiuj 27,1% estas kovritaj de arbaro, 40,7% servas por agrikulturo kaj 30,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Affoltern ĉe Albis limas en nordo al Hedingen, en nordokcidento al Stallikon, en oriento al Aeugst ĉe Albis, en sudo al Mettmenstetten, en sudokcidento al Obfelden, en okcidento al Ottenbach, kaj en nordokcidento al Jonen (AG).

Trafiko redakti

Affoltern estas konektita per regiona fervojlinio kun Zuriko kaj Zugo. Ĝi apartenas al la Zurika Trafik-Unio. Regionaj trajnoj trafikas ambaŭ-direkte ĉiun duonan horon. Ekzistas ankaŭ diversaj regionaj buslinioj, kiuj ligas Affoltern kun la ĉirkaŭaĵo. Ek de la 13-a de novembro 2009 la komunumo disponas propran alveturejon al la svisa aŭtovojo A4. Ĉe la alveturejo Affoltern samtempe kun la aŭtovojo estis ankaŭ inaŭgurita granda aŭtovojrestadejo kun restoracioj, supermerkatoj kaj benzinejo.

Historio redakti

Unuan fojon Affoltern estas menciita per dokumento en listo de la bienoj de la Monaĥejo Engelberg en la jaro 1190 kiel Afiltre. Ekzistas arkeologiaj trovaĵoj, kiuj indikas, ke jam dum romia epoko devis ekzisti setlejo sur la loko. En la jaro 1837 Affoltern fariĝis la ĉefkomunumo de la distrikto anstataŭ Knonaŭo.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti