Atentu: Tiu-ĉi artikolo traktas la montoĉenon Albis en Svislando. Por la komunumo kun la nomo Albiş en Rumanio vidu sub: Albiş.


Albis
Albisĉeno vidita de Uetliberg
Albisĉeno vidita de Uetliberg
montomontara sistemo
Alteco 914,6 m
Situo Svislando
Montaro Antaŭalpoj
Geografia situo CH1903: 681582 / 235645 (mapo)47.2666666666678.5166666666667Koordinatoj: 47° 16′ N, 8° 31′ O; CH1903: 681582 / 235645 (mapo) f4
Albis (Zuriko)
Albis (Zuriko)
DEC
Albis
Albis
Situo de Albis
Albis (Svislando)
Albis (Svislando)
DEC
Albis
Albis
Situo de Albis
Map
Albis
vdr

Albis estas molasa montoĉeno de la Antaŭalpoj. Ĝi entendiĝas de Uetliberg (870,6 m super la marnivelo) en la nordo ĝis ĝia plej alta punkto Bürglen ankaŭ konata kiel Albishorno (914,6 m super la marnivelo) en la sudo. La montoĉeno formas la limon inter la distriktoj Horgen kaj Affoltern.

Albis estas ankaŭ la nomo de setlejo apartenanta al la komunumo Langnau ĉe Albis sur la kulmino de Albispasejo.

Montopasejoj redakti

Tri montpasejstratoj kondukas super la Albisĉeno, nome la Albispasejo, Buechenegg kaj Waldegg, kiuj la tutan jaron estas paseblaj. La koordinatoj indikitaj situas je la Albispasejo.

Turismo redakti

La Albisĉeno estas bone malfermita al la loka kaj eĉ internacia turismo. La Sihlvalo-Zuriko-Uetliberg-Fervojo unuflanke pasas tra la tuta Sihlvalo kaj aliflanke suprenveturas preskaŭ ĝis la ponto de la monto Uetliberg. Ĉe la mezo de la monto-ĉeno aertelfero ligas la komunumon Adliswil kun Felsenegg, kaj finfine eblas per la poŝtaŭtobuslinio de Langnaŭ ĉe Albis al Hausen ĉe Albis atingi la Albispasejon.

Planeda instrupado redakti

Sur la kresto inter Albispasejo kaj Uetliberg troviĝas la planeda instrupado, laŭ kies longeco troviĝas modeloj de la planedoj kaj astroj de nia sunsistemo.

Televidsendiloj redakti

Sur Uetliberg kaj Felsenegg troviĝas du gravaj televid- kaj radioelsendturoj de la svisa ŝtata televido kaj radio.

Eksteraj ligiloj redakti