Antaŭalpoj
La Antaŭalpoj (germane Alpenvorland aŭ Voralpenland; itale Prealpi; france Préalpes) laŭ regiona geografio estas la teritorio ĉirkaŭ la - kultura, klimata aŭ geologia - kerna zono de la Alpoj. La Antaŭalpa regiono estas malpli roke montara ol la kernaj Alpoj, sed pli malebenaj ol la milde montetaj regionoj de la mezaltaj montaroj pli foraj de la plej altaj alpaj montopintoj, kaj oriente finiĝas en la Karpata baseno kaj sude en la ebenaĵo de la rivero Pado.
Antaŭalpoj | |
---|---|
geografia regiono | |
Landoj | Italio, Francio, Germanio |
Geologio
redaktiGranda parto de la Antaŭalpoj konsistas el montoĉenoj kiuj estiĝis kiel morenoj de la glaciepokaj glaĉeroj aŭ inverse kiel la restaĵoj inter la glaĉeroj, kiuj enfosis sin en la sedimentaj kuŝoj el konglomeraĵo de ĵurasiaj riveroj.
Nomo de regiono
redaktiEn plej ofta lingvouzo la vorto karakterizas la arkon de apudalpaj regionoj oriente, norde kaj iom okcidente de la Alpoj en Svislando, malgranda parto de Francio, Germanio kaj Aŭstrio inter la lago Lemano, la Bodenlago kaj la rivero Danubo ĝis la urbo Linco. Pri la svisa regiono Antaŭalpoj ekzistas aparta artikoleto.