Moreno (el la franca: moraine, rulitaĵo) estas deponaĵo, kiun glaĉeroj movante kunportas kaj amasigas. Komence tiun terminon uzis la loĝantoj de la regiono de Chamonix por la rokmuroj, kiujn la glaĉero amasigintis. En la sciencan literaturon endkondukis la terminon en 1799 la glaĉeresploristo Horace Bénédict de Saussure.

Flanka moreno de glaĉero apud Zermatt, Svislando
Moreno de Garda-Lago

Oni distingas plurajn specojn de morenoj:

  • Finmorenoj kreiĝas je la fino de la glaĉero. Ili bonege vidigas la grandecon de la glaĉero.
  • Flankmorenoj kreiĝas laŭ la flankoj de la glaĉero.
  • Fundmorenoj kreiĝas el la materialo, kiun la glaĉero kunportas el sia fundo.
  • Surfacmorenoj kreiĝas el la materialo, kiu falas de rokmuroj sur la glaĉeron kaj deponiĝas, kiam la glaĉero fandiĝas.
  • Mezmorenoj kreiĝas pro kuniĝo de flankmorenoj de du najbaraj glaĉeroj.

Laŭ la epoko de estiĝo oni distingas junajn kaj maljunajn morenojn.