Ĵurasio

dua periodo (el tri) de erao mezozoiko; ĉ. 201–145 milionoj da jaroj antaŭe
Geologiaj periodoj (simpligita)
komenco Antaŭ Nuno kaj longo de daŭro en mil. da jaroj (rondumitaj al entjeroj)
eono erao periodo p d
 fanerozoiko   kenozoiko  kvaternaro 3 3
neogeno 23 20
paleogeno 66 43
 mezozoiko kretaceo 145 79
ĵurasio 201 56
triaso 252 51
 paleozoiko permio 299 47
karbonio 359 60
devonio 419 60
silurio 443 24
ordovicio 485 42
kambrio 541 56
proterozoiko 2500 1959
arĥaiko 4000 1500
hadaiko 4600 600

Ĵurasio [1] estas la dua (meza) epoko de la geologia erao mezozoiko. Tiel nomiĝas ankaŭ la ŝtonaĵ-tavolo, kiu formiĝis en tiu tempo. Ĵurasio, kiu subdividiĝas je liaso (ankaŭ: suba ĵurasio), dogero (meza ĵurasio) kaj malmo (supra ĵurasio), komenciĝis antaŭ proksimume 199 milionoj kaj finiĝis antaŭ proksimume 145 milionoj da jaroj, kiam komenciĝis kretaceo.

Sceno el fantazifilmo

Dum ĵurasio aperis vostaj amfibioj, grandkorpaj dinosaŭroj, prabirdoj, flugantaj reptilioj, rampuloj; abundis en la epoko amonitoj kaj maraj rampuloj. Tiam komenciĝis la regado de dinosaŭroj.

Dum frua ĵurasio disrompiĝis la praa kontinentego Pangeo je la partoj Nordameriko, Eŭrazio kaj Gondvano. En malfrua ĵurasio ankaŭ Gondvano dispeciĝis.

La ĵurasia klimato estis varma.

La deveno de la esprimo redakti

La vorto Ĵuraso/ĵurasio origine devenas el la kelta lingvo (ĵor = arbaro). Ĵuraso estas la nomo de montaro en Svislando kaj Francio. Unue Alexander von Humboldt enkondukis en 1795 la esprimon "ĵurasia ŝtonaĵo" por la nomdona kalkŝtonaĵo el la svis-franca Ĵuraso. Poste la esprimon enkondukis Alexandre Brongniart (1829) por karakterizi la geologian ŝtonformacion Ĵurasio.

Referencoj redakti

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 507

Vidu ankaŭ redakti