Affoltern (distrikto)

Distrikto Affoltern
Blazono de la distrikto Affoltern
Lago de Türlen
Mapo de la distrikto Affoltern
distrikto de Svisio • district of the canton of Zürich
Kantono Zuriko
Ĉefloko Affoltern ĉe Albis
Koordinatoj  47° 16′ N 8° 26′ O / 47.267 °N, 8.433 °O / 47.267; 8.433 (mapo)Koordinatoj: 47° 16′ N 8° 26′ O / 47.267 °N, 8.433 °O / 47.267; 8.433 (mapo)
Nombro de loĝantoj 46978 (2009-12-31)
Areo 113,01 km²
Loĝantardenseco 416 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 0101
vdr


La distrikto redakti

La distrikto Affoltern estas distrikto en la Kantono Zuriko, Svislando. La distrikto portas la nomon de ĝia ĉef-komunumo Affoltern ĉe Albis. Ĝi situas okcidente de la Albisĉeno kaj estas konata ankaŭ sub la nomoj KnonaueramtSäuliamt, kiuj estis la nomoj de la iama malfrumezepoka voktdistriktoj. La distrikto Affoltern estas unu el la plej kamparaj distriktoj de la kantono kaj estas bela regiono por migrado. En la distrikto troviĝas belaj naturrezervejoj, ekzemple la Marĉo de Maschwanden (germane Maschwander Ried) oriente de la rivero Reuss kaj ankaŭ la Lago de Türlen. Kun 44'469 loĝantoj la 31-an de decembro 2007 ĝi estas la dua plej malgranda el la zurikaj distriktoj. Ĝi la 31-a de decembro 2009 ĝia loĝantaro kreskis al 46978.

Limoj redakti

La distrikto Affoltern limas oriente al la distrikto Horgen, norde al la distriktoj Zuriko kaj Dietikon, okcidente al la Kantono Argovio kaj sude al la Kantono Zugo.

Politikaj komunumoj en la distrikto Affoltern redakti

En la jaro 2011 la distrikto Affoltern havis 14 komunumojn. Jen la listo:

Blazono Nomo Poŝtkodo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunuma
kodo
  Aeugst ĉe Albis 8914 1737 7.87 0001
  Affoltern ĉe Albis 8910 10705 10.56 0002
  Bonstetten 8906 5115 7.42 0003
  Hausen ĉe Albis 8915 3306 13.64 0004
  Hedingen 8908 3404 6.59 0005
  Kappel ĉe Albis 8926 882 7.87 0006
  Knonau 8934 1739 6.48 0007
  Maschwanden 8933 588 4.67 0008
  Mettmenstetten 8932 4134 13.11 0009
  Obfelden 8912 4640 7.54 0010
  Ottenbach 8913 2384 4.98 0011
  Rifferswil 8911 876 6.50 0012
  Stallikon 8143 3019 12.01 0003
  Wettswil ĉe Albis 8907 4449 3,77 0014
Totale 14 46978 113,01 0101

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti