Rifferswil
Rifferswil estas komunumo en la distrikto Affoltern, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 812 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Rifferswil | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Zuriko |
Distrikto | Affoltern |
Koordinatoj | 47° 14′ 0″ N 8° 28′ 0″ O / 47.23333 °N, 8.46667 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 14′ 0″ N 8° 28′ 0″ O / 47.23333 °N, 8.46667 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 812 |
Areo | 6,50 km² |
Alteco | 579 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8911 |
Komunumkodo | 0012 |
Geografio
redaktiRifferswil situas okcidente de la Albispasejo meze en la Prefektujo Knonaŭo kiel iam nomiĝis la distrikto Affoltern. Tra la komunumo fluas la rivero Jonen. Rifferswil limas oriente al Hausen ĉe Albis, norde en unu punkto al Aeugst ĉe Albis, okcidente al Mettmenstetten kaj sude al Kappel ĉe Albis.
La vilaĝon trafluas la rivereto Jonenbach, kiu fontas en Hausen kaj alfluas en Jonen as Reuss.
Trafiko
redaktiRifferswil apartenas al la Zurika Trafik-Unio. Per poŝtaŭtobusoj Rifferswil estas ligita kun la najbaraj komunumoj kaj per la pasejvojo trans la Albis kun Langnaŭ ĉe Albis kaj Zuriko.
Historio
redaktiRifferswil estis unuan fojon dokumente menciita sub la nomo Renifriedeswile en la jaro 1019.