Jonenbach estas rivereto en la kantonoj Argovio kaj Zuriko en Svislando. Ĝia fonto troviĝas en la komunumo Hausen ĉe Albis kaj ĝi alfluas ĉe koordinatoj 47° 17′ 47″ N 8° 22′ 48″ O / 47.29639 °N, 8.38000 °O / 47.29639; 8.38000 (mapo)Koordinatoj: 47° 17′ 47″ N 8° 22′ 48″ O / 47.29639 °N, 8.38000 °O / 47.29639; 8.38000 (mapo) en la komunumo Jonen, kiu donis al ĝi la nomon, al Reuss. La rivereto trafluas la vilaĝojn Rifferswil, tiam ĝi formas la limon inter Aeugst ĉe Albis kaj Mettmenstetten, kaj fine trafluas Affoltern ĉe Albis kaj Zwillikon.

Jonenbach
Bova familio apud Jonenbach en Jonental sub la pilgrimejo
rivereto
Bazaj informoj
Longeco 17 km
Fluo
- Alteco super marnivelo 550 m
Enfluejo Reuss
- Alteco 380 m
Geografio
Alfluantoj Mülibach, Schwarzenbach kaj Höfibach
Map
Rivero en Eŭropo
vdr

Supre de Jonen ĝi pasas la ravinon Jonental, en kies fundo situas la Pilgrimkapelo Jonental, kiu en la 16-a jarcento unuan fojon estis konstruita honore al Sankta Maria. Dum la 1-a Milito de Vilmergen la zurikanoj detruis la kapelon en la jaro 1656. Inter la jaroj 1734 kaj 1737 la kapelo estis rekonstruita fare de la registaro de la urbo Bremgarten.

Eksteraj ligiloj redakti