Jonen

komunumo de Svislando
Jonen
Blazono de Jonen
Jonen
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Bremgarten
Koordinatoj  47° 17′ 55″ N 8° 23′ 50″ O / 47.29861 °N, 8.39722 °O / 47.29861; 8.39722 (mapo)Koordinatoj: 47° 17′ 55″ N 8° 23′ 50″ O / 47.29861 °N, 8.39722 °O / 47.29861; 8.39722 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1817
Areo 5,70 km²
Alteco 401 m super marnivelo
Poŝtkodo 8916
Komunumkodo 4071
Mapo de Jonen
vdr

Pri la komunumo redakti

Jonen estas komunumo en la distrikto Bremgarten de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1817 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio redakti

La vilaĝocentro de Jonen situas ĉe la orienta flanko de la fruktoprodukta ebenaĵo de la rivero Reuss. Al la komunumo apartenas ankaŭ la setlejoj Obschlagen kaj Litzi. La teritorion de la komunumo tranĉas la ravino de la rivereto Jonenbach, la tiel nomita Jonen-Valo en kies fundo troviĝas la Pilgrimkapelo Jonental.

Trafiko redakti

Jonen situas ĉe la kantona ĉefvojo de Bremgarten al Affoltern ĉe Albis, sur kiu cirkulas poŝtaŭtolinio konektanta la komunumon al la publika trafikreto. En distanco de 5 km en Aesch troviĝas alveturejo al la svisa aŭtovojo A3 kaj A4.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Jonen limas en nordo al Oberlunkhofen, en nordoriento alArni, en sudoriento al Affoltern ĉe Albis (Kantono Zuriko), en sudo al, Ottenbach (Kantono Zuriko), en okcidento al Aristau, kaj en nordokcidento al Rottenschwil.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Jonen datiĝas el la jaro 1243 kiel Jonun.

En mezepoko la vilaĝo apartenis al la habsburga Distrikto Keln (germane Kelleramt). La Kelndistrikto en la jaro 1415 estis konkerita de la urbo Zuriko kaj transprenis de la Habsburgjoj la superan jurisdikcion, dum la malalta jurisdikcio jam ek de 1410 apartenis al la urbo Bremgarten. En 1529 Jonen estis reformaciigita, sed post la 2-a Milito de Kappel, kiun la urbo Zuriko perdis, la vilaĝo refariĝis katolika. En la jaro 1797 unu jaron antaŭ la Helveta Revolucio kaj la disfalo de la malnova ordo, la urbo Bremgarten vendis siajn privilegiojn al la vilaĝaj komunumoj.

Kiam la francaj trupoj en la jaro 1798 liberigis Argovion de la servuto de la Svisa Ĵurkomunumo la Distrikto Keln estis malfondita kaj kreiĝis la kvar komunumoj Jonen, Oberlunkhofen, Unterlunkhofen kaj Arni-Islisberg. Tiuj apartenis unue al la Kantono Baden kaj post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 ili estis integritaj al la nova Kantono Argovio.

Vidindaĵoj redakti

 
Pilgrimkapelo Jonental

En la fundo de la Jonen-Valo sudoriente de la kerna vilaĝo situas la Pilgrimkapelo Jonental, kiu estis konstruita honore al Sankta Maria. Unua kapelo en Jonental estis menciita en la jaro 1521 kaj detruita en 1656 de zurikaj trupoj dum la 1-a Milito de Vilmergen. Inter la jaroj 1734 ĝis 1737 la kapelo estis rekonstruita de la urbo Bremgarten en sia hodiaŭa formo.

Eksteraj ligiloj redakti