Bremgarten (distrikto)

(Alidirektita el Distrikto Bremgarten)


La distrikto Bremgarten estas administra unuo de Kantono Argovio. Ĝi havis 66410 loĝantojn la 31-an de decembro 2007. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbo Bremgarten.

Bremgarten
Blazono de Bremgarten
Konsilia domo de Bremgarten: Sidejo de la distrikta oficejo
Mapo de la distrikto Bremgarten
Distriktoj de Kantono Argovio
Kantono Argovio
Ĉefloko Bremgarten
Koordinatoj  47° 21′ N 8° 20′ O / 47.350 °N, 8.333 °O / 47.350; 8.333 (mapo)Koordinatoj: 47° 21′ N 8° 20′ O / 47.350 °N, 8.333 °O / 47.350; 8.333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 66410(2007-12-31)
Areo 117,46 km²
Loĝantardenseco 565,38 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 1903
vdr

Geografio redakti

La distrikto Bremgarten situas en la Svisa Mezlando en oriento de Kantono Argovio ĉe la limo al Kantono Zuriko. Norde de ĝi situas la distrikto Baden kaj en ĝia sudo la distrikto Muri. La distrikto etentdiĝas sur areo de 117,46 km². La distrikton trafluas de sudo al nordo la rivero Reuss. Paralele al Reuss pli okcidente trafluas la distrikton la rivero Bünz.

Trafiko redakti

 
Fervojponto en Bremgarten

Tra la distrikto pasas de nordo al sudo la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Lencburgo al Rotkreuz kaj de oriento al okcidento la etspura fervojo de Wohlen al Dietikon.

Historio redakti

Dum la Malnova Zurika Milito la urbeto Bremgarten alianciĝis kun la urbo Zuriko kaj Habsburgo. Ĉar la urbeto rifuzis aliancon kun la Svisa Ĵurkomunumo, la ĵurkomunumanoj sieĝis kaj konkeris la urbeton la 24-an de aprilo 1415. La urbo tiam fariĝis parto de la Grafejo Baden.

La distrikto Bremgarten fondiĝis kiel administra unuo de la helveta Kantono Baden en la jaro 1798. Post la malfondo de la Helveta Respubliko la Kantono Baden dissolviĝis, sed la distrikto Bremgarten konserviĝis kiel distrikto kaj fariĝis nun distrikto de la nova Kantono Argovio.

La 1-an de januaro 1983 la komunumo Arni-Islisberg estis disigita la la komunumoj Arni kaj Islisberg.

Por la jaro 2010 estas planita la kunigo de la komunumoj Hilfikon kaj Villmergen. La nova komunumo portos la nomon Villmergen.

Komunumoj de la distrikto Bremgarten redakti

La distrikto Bremgarten aktuale (2009) konsistas el 24 komunumoj. Jen la nuntempa listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2007-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Arni 1606 3.37 4061
  Berikon 4413 5.38 4062
  Bremgarten 6135 8.02 4063
  Büttikon 811 2.82 4064
  Dottikon 3113 3.89 4065
  Eggenwil 764 2.46 4066
  Fischbach-Göslikon 1370 3.07 4067
  Hägglingen 2158 7.73 4068
  Hermetschwil-Staffeln 1095 3.34 4069
  Hilfikon 238 1.72 4070
  Islisberg 490 1.65 4084
  Jonen 1733 5.70 4071
  Niederwil 2367 6.15 4072
  Oberlunkhofen 1748 3.25 4073
  Oberwil-Lieli 2069 5.35 4074
  Rudolfstetten-Friedlisberg 4006 4.90 4075
  Sarmenstorf 2308 8.30 4076
  Tägerig 1346 3.30 4077
  Uezwil 382 2.45 4078
  Unterlunkhofen 1244 4.49 4079
  Villmergen 5340 10.22 4080
  Widen 3569 2.62 4081
  Wohlen 14'161 12.48 4082
  Zufikon 3944 4.80 4083
Totale (24) 66'410 117.46 1903

Eksteraj ligiloj redakti