Uezwil

komunumo de Svislando

Uezwil estas komunumo en la distrikto Bremgarten de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 412 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Uezwil
Blazono de Uezwil
Blazono de Uezwil
Blazono de Uezwil
Kapelo de Uezwil
Kapelo de Uezwil
Kapelo de Uezwil
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Bremgarten
Koordinatoj  47° 19′ 0″ N 8° 16′ 30″ O / 47.31667 °N, 8.27500 °O / 47.31667; 8.27500 (mapo)Koordinatoj: 47° 19′ 0″ N 8° 16′ 30″ O / 47.31667 °N, 8.27500 °O / 47.31667; 8.27500 (mapo)
Nombro de loĝantoj 412
Areo 2,45 km²
Alteco 532 m super marnivelo
Poŝtkodo 5619
Komunumkodo 4078
Mapo de Uezwil priskribo de mapo=Mapo de Uezwil
Mapo de Uezwil
priskribo de mapo=Mapo de Uezwil
vdr

Geografio redakti

Uezwil situas ĉe la norda fino de la montoĉeno Lindenberg, kiu nomiĝas Niesenberg sur plata altebenaĵo.

La komumumo etendiĝas sur areo de 2,45 km², de kiuj 0,69 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,14 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur 632 m s.m. kaj la plej malalta punkto sur 520 m s.m..

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Uezwil limas en nordo al Büttikon, en nordoriento al Waltenschwil, en sudoriento al Kallern, kaj en okcidento al Sarmenstorf.

Trafiko redakti

La komunumo situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Uezwil estas konektita al la publika trafikreto per poŝtaŭtolinio al Wohlen.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Uezwil datiĝas el la jaro 1027, kiam aperis okaze de la fondo de la Monaĥejo Muri la nomo de Kavaliro Arnoldo de Utwile.

En mezepoko Uezwil estis sub regado de la Habsburgoj.

En la jaro 1415 la lucernanoj konkeris la vilaĝon, sed en la jaro 1425 ili devis transdoni ĝin al la komuna posedaĵo de la Svisa Ĵurkomunumo kaj Uezwil fariĝis parto de la voktejo Villmergen en la tiel nomita Libera Distrikto.

En marto 1798 okaze de la Helveta Revolucio kun helpo de la francaj trupoj de Napoleono Argovio liberiĝis de la servuteco sub la Svisa Ĵurkomunumo, kiu ĉesis ekzisti kaj dum la kvin jaroj de la Helveta Respubliko la vilaĝo apartenis al la distrikto Sarmenstorf de la tiama Kantono Baden. Ek de la jaro 1803 Uezwil apartenas al la distrikto Bremgarten de la nova Kantono Argovio.

Eksteraj ligiloj redakti