Vokto

Vokto estas mezepoka titolo de kutime nobela oficisto, kiu administris teritorion kiel reprezentanto de ĝia posedanto aŭ reganto. Zamenhof utiligis la esprimon pli ĝenerale ankaŭ por similspecaj gardistoj aŭ kontrolantoj ekzemple en la faraona imperio.

Kastelo Kiburgo, sidejo de zurikaj kamparvoktoj
Kastelo Greifensee, sidejo de zurikaj kamparvoktoj

Etimologio redakti

La malnovaltgermana vorto voktoFauth devenas de la latina vorto advocatus, kun la signifo la "alvokito", do la jura asesoro respektive advokato. La sidejon de la vokto estis la voktejo, kutime kastelo aŭaŭ alia reprezenta konstruaĵo. La praktikado de la funkcio estas la voktado (germane: Vogtei) kaj la teritorio estis la voktdistrikto (ofte germane ankaŭ Vogtei) foje ankaŭ sinonimo de prefektujo.

Historio redakti

La ofico de vokto reiras al la epoko de Karolo la Granda, kiu instalis voktojn en la graflandoj ekde la jaro 802. En mezepoko tiu termino estis uzata por nobela oficisto, kiu nome de la imperiestro, episkopo, princo, grafo aŭ alia nobela reganto funkciis kiel juĝisto kaj guberniestro aŭ prefekto. La eklezio bezonis tiajn civilajn reprezentantojn, ĉar la ekleziaj funkciuloj kiel pastroj kaj episkopoj ne rajtis okupiĝi mem pri civilaj aferoj, nome juĝado kaj regado. La vokto kvazaŭ ricevis teritorion kiel feŭdo kaj rajtis konservi parton de la enkasigitaj impostoj kiel rekompenso por sia laboro kaj vivis sub la protekto de la teritorisinjoro.

Komparo al prefekto redakti

Dum prefekto estas simple ŝtata oficisto, reprezentante la centran aŭtoritaton, kiu ne povas agi en propra intereso, la vokto ricevas sian oficon kvazaŭ feŭdo. La diferenco inter ordinara feŭdo kaj vokto tamen estas une, ke la vokto ne nepre devas esti nobelo kaj la titolo de vokto mem ne estis nobela titolo sed esprimis funkcion, kaj due, ke la ofico de vokto daŭris por certa periodo kaj estis ĉiumomente revokebla.

En la Svisa Ĵurkomunumo redakti

En la tempo de sia fondiĝo la fondintoj de la Svisa Ĵurkomunumo forĉasis la voktojn de la habsburganoj. Sed dum la daŭro de la historio la svisoj instalis siajn voktojn en la konkeritaj teritorioj. La komunaj teritorioj estis administrataj de voktoj, kiujn nomumis la Svisa Dieto.

Evoluo de la rolo redakti

En la germanaj urbo-ŝtatoj, kiel ekzemple en Kantono Zuriko, estis instalitaj tiel nomitaj kamparaj voktoj. En la ĉefurbo mem ekzistis ofte demokrateca societo de liberaj civitanoj, sed la loĝanto de la kamparo estis servutoj de la urbo kaj iliajn distriktojn administris voktoj, kiujn nomumis la regantoj de la urbo. Tiuj voktoj estis ĉefe juĝistoj de la unua instanco kaj ankaŭ la ĉefoj de la loka ĝendarmaro. Estigis tuta hierarkio de sub- kaj supervoktoj kaj ofte ankaŭ paralele ekzistis miksaĵo de ŝtataj kaj ekleziaj voktoj. Ja eĉ post la reformacio ekzemple en la Kantono Zuriko en Stäfa ankoraŭ regis voktoj instalitaj de la Monaĥejo Einsiedeln.

Vidu ankaŭ redakti