Prefekto estas altranga ŝtata funkciulo, kiu administras parton de iu regno aŭ plenumas alian simile gravan taskon.

La vorto prefekto devenas de la latina præfectus ("tiu, kiu estas fronte"). Ekde tiam, ekzistis kaj ankoraŭ ekzistas prefektoj en pluraj landoj, ofte kun tre malsamaj potencoj aŭ taskoj.

Romia Imperio redakti

Dum la Romia imperio prefektoj estis delegitaj oficistoj, kiuj estis senditaj de la roma ŝtato al diversaj lokoj (Romo, Egiptio) aŭ kiuj havis specialajn taskojn (administrado de la ŝiparo, de la legioj, de la financa servo...).

Francio redakti

Kreita en 1800, la prefekto (france préfet) en Francio estas oficisto, kiu reprezentas la ŝtatajn interesojn en unuopa departemento. Li devas precipe kontroli la laŭleĝecon de la decidoj de la lokaj instancoj (Ĝenerala Konsilio, municipaj konsilioj). Plie, li disponas polican potencon por garantii ordon kaj sekurecon en la departemento.

Li estas helpata de la regiona prefekto ĉe la regiono enhavanta la departementon, kaj de subprefektoj ĉe ĉiu arondismento de la departemento.

La urbo, kie deĵoras la prefekto, estas la prefektejo (aŭ ĉefurbo) de la departemento.

Kebeko redakti

En Kebekio la prefekto estas balote elektita persono, kiu estras regionan graflandan komunumon (france municipalité régionale de comté).

Svislando redakti

  • En la kantono Berno la prefekto reprezentas la kantonan registaron (aŭ Plenuman Konsilion, Conseil exécutif) en la arondismento. Li havas vastajn administrajn potencojn, precipe pri la leĝa kontrolo de la decidoj de la komunumoj.
  • En la kantono Vaud la prefekto estas nomumita de la svisa Ŝtata Konsilio (Conseil d'État): li reprezentas la kantonan registaron en la distrikto.