Argovio (germane Aargau [A:Rgao], france Argovie [argoVI], itale Argovia [arGOvja], romanĉe Argovia [arGOvja]) estas unu el la plej nordaj kantonoj de Svislando. Ĝi ampleksas la suban parton de la valo de la rivero Aro (rivero) (Aargau signifas en la germana "distrikto de Aro").

Kantono Argovio
Blazono de Kantono Argovio
Kastelo Habsburgo la historia hejmo de la Habsburgoj
Kantonoj de Svislando
Ĉefloko Araŭo
Aliĝo al la Svisa Ĵurkomunumo en la jaro 1803
Oficialaj lingvoj  germana lingvo
Oficiala mallongigo  AG
Nombro de loĝantoj 586792 (2007-12-31)
Areo 1404 km²
Loĝantardenseco 409 loĝantoj/km²
Koordinatoj 46° 4′ N 7° 3′ O / 46.067 °N, 7.050 °O / 46.067; 7.050 (mapo)Koordinatoj: 46° 4′ N 7° 3′ O / 46.067 °N, 7.050 °O / 46.067; 7.050 (mapo)
Situo de Kantono Argovio en Svislando
Mapo de la Kantono Argovio
vdr

Oficiala lingvo redakti

La oficiala lingvo de la kantono estas la germana. Parolata estas efektive la argovia dialekto de la alemana).

Geografio redakti

La areo entutas 1.402 km² kaj enhavas ĉirkaŭ 550.000 loĝantojn. La ĉefurbo estas Araŭo.
La kantono samlimas kun Germanujo norde; en la okcidento troviĝas la kantonoj Bazelo Kampara, Soloturno kaj Berno. Sude Argovio najbaras al la kantono Lucerno kaj oriente al Zuriko.

Aargau estas plejparte ebena, ĝi situas norde de la Alpoj kaj oriente de la montaro Ĵuraso. Ĝi havas arbarplenajn montetojn kaj valojn fruktodonajn. En Argovio troviĝas la famaj sulfatriĉaj termoj de Baden kaj Schinznach.

Apud Brugg situas la ruinoj de la Kastelo Habsburgo – el kiu venas la nomo de la Habsburgoj –, la malnova monaĥejo de Königsfelden kaj la restaĵoj de la romia urbo Vindonissa (Windisch).

Urboj redakti

La plej grandaj urboj de Argovio estas laŭ grandeco Vetingo kun 19454 loĝantoj, Araŭo kun 19167 loĝantoj, Baden kun 17098 loĝantoj, Wohlen kun 14161 loĝantoj, Oftringen kun 11318 loĝantoj, Rheinfelden kun 11004 loĝantoj, Zofingo kun 10686 loĝantoj, Spreitenbach kun 10328 loĝantoj kaj Brugg kun 9120 loĝantoj. (La ciferoj datiĝas de la 31-a de decembro 2007, respektive 1-a de januaro 2010 por Araŭo)

Administra divido redakti

La kantono Argovio konsistas el 11 distriktoj (stato 2009). Vidu sub:

Historio redakti

Ĝis 1415 la regiono estis la "kernlando" de la habsburga regno (kasteloj en Habsburg, Lenzburg, Wildegg). Dum la jaro 1415 la lando estis konkerita de la Svisa Ĵurkomunumo. Berno ekposedis la sudokcidentan parton (Zofingen, Arburgo, Araŭo, Lenzburg kaj Brugg). La t.n. "freie Ämter" ("liberajn guberniojn") (Mellingen, Muri, Villmergen kaj Bremgarten), kune kun la distrikto Baden, ekregis ĉiuj kantonoj kune kiel submetitajn teritoriojn. En 1798 la berna parto fariĝis kantono Aargau de la nova Helveta Respubliko, la freie Ämter kaj Baden iĝis la kantono Baden. En 1803 la du partoj unuiĝis en la novan kantonon Argovio.

Eksteraj ligiloj redakti


 
Kantonoj de Svislando

Argovio (Aargau) | Apencelo Ekstera (Appenzell Ausserrhoden) | Apencelo Interna (Appenzell Innerrhoden) | Bazelo Kampara (Basel-Landschaft) | Bazelo Urba (Basel-Stadt) | Berno (Bern) | Friburgo (Fribourg) | Glaruso (Glarus) | Grizono (Graubünden/Grischun/Grigioni) | Ĝenevo (Genève) | Ĵuraso (Jura) | Lucerno (Luzern) | Neŭŝatelo (Neuchâtel/Neuenburg) | Nidvaldo (Nidwalden) | Obvaldo (Obwalden) | Ŝafhaŭzo (Schaffhausen) | Ŝvico (Schwyz) | Soloturno (Solothurn) | Sankt-Galo (St. Gallen) | Tiĉino (Ticino/Tessin) | Turgovio (Thurgau) | Urio (Uri) | Vaŭdo (Vaud) | Valezo (Valais/Wallis) | Zugo (Zug) | Zuriko (Zürich)