Arburgo

komunumo de Svislando
Arburgo
Blazono de Arburgo
Aarburg
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Zofingo
Koordinatoj  47° 4′ N 8° 1′ O / 47.067 °N, 8.017 °O / 47.067; 8.017 (mapo)Koordinatoj: 47° 4′ N 8° 1′ O / 47.067 °N, 8.017 °O / 47.067; 8.017 (mapo)
Nombro de loĝantoj 6693
Areo 4,41 km²
Alteco 412 m super marnivelo
Poŝtkodo 4663
Komunumkodo 4271
Mapo de Aarburg
vdr

Pri la komunumo redakti

Arburgo (germane: Aarburg) estas historia eturbo kaj komunumo en la distrikto Zofingo de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 6693 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio redakti

Arburgo situas ĉe la alfluo de la rivero Wigger al Aro. La rivero Aro formas la nordokcidentan limon de la komunumo, kiu ankaŭ estas la limo al Kantono Soloturno, dum Wigger formas la sudokcidentan komunumlimon. La rekonilo de la urbeto estas la vaste rekonebla fortikaĵo sur rokokresto super Aro.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,41 km², de kiuj 1,45 km² estas kovritaj de arbaro kaj 1,74 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sub la kulmino de la monteto Säli je alteco de 620 m s.m. kaj la plej malalta punkto je 393 m s.m. ĉe la bordo de Aro.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Aarbugo limas en nordokcidento al Olten (Kantono Soloturno), en nordoriento al Starrkirch-Wil (Kantono Soloturno), en oriento al Oftringen, kaj en sudo al Rothrist.

Trafiko redakti

La stacidomo Arburgo-Oftringen situas ekzakte sur la limo inter la du komunumoj kaj estas servata de regionaj trajnoj de Svisaj Federaciaj Fervojoj al Olten, Langenthal kaj Lucerno. La komunumo estas ankaŭ la finpunkto de buslinio al Zofingo kaj servata de loka buslinio de Olten.

La plej proksimaj alveturejoj al la svisa aŭtovojo A1 situas sudokcidente kaj nordoriente en Rothrist respektive Oftringen en distanco de malmultaj kilometroj.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Arburgo datiĝas el la jaro 1123 kiel Areburc.

Komence de la 20-a jarcento dum konstruo de fabriko estis trovita romia monertrezoro kun moneroj el la epoko de imperiestro Tetriko la 1-a.

Komence de la 12-a jarcento estis konstruita la kastelo sur la rokokresto, kiu estis menciita en la jaro 1123 kiel posedaĵo de la Grafoj de Froburgo. La kastelo estis la centro de la voktejo Arburgo, kiu konsistis el la okcidenta parto de la hodiaŭa distrikto Zofingo. Pro la proksimeco de la urboj Olten kaj Zofingo Arburgo ne havis ŝancon evolui kaj restis ĉiam eturbeto, kiu vivis ĉefe de doganelspezoj. La herdedantoj de la Froburgoj estis la Grafoj de Kiburgo kaj poste la Habsburgoj.

Post mallonga sieĝo la bernanoj konkeris la urbeton la 20-an de aprilo 1415. Sub la bernanoj la kastelo estis grandigita al fortikaĵo kaj estis la sidejo de la berna vokto de la voktejo Arburgo.

Okaze de la Helveta Revolucio la francaj trupoj konkeris Arburgon sen lukto. La voktejo Arburgo estis dissolvita kaj integrita al la distrikto Zofingo de la nove kreita Kantono Argovio.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti