Zofingo

komunumo de Svislando

Zofingo (germane Zofingen [prononcu cofingn], alemane Zofige, france Zofingue) estas urbo kaj komunumo en Svislando kaj ĉefloko de samnoma distrikto en kantono Argovio. Ĝi havis 10687 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Zofingo
Blazono de Zofingo
Niklaus-Thut-Placo en Zofingen
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Zofingo
Koordinatoj  47° 17′ 25″ N 7° 56′ 40″ O / 47.29028 °N, 7.94444 °O / 47.29028; 7.94444 (mapo)Koordinatoj: 47° 17′ 25″ N 7° 56′ 40″ O / 47.29028 °N, 7.94444 °O / 47.29028; 7.94444 (mapo)
Nombro de loĝantoj 10687
Areo 11,07 km²
Alteco 439 m super marnivelo
Poŝtkodo 4800
Komunumkodo 4289
Mapo de Zofingo
vdr

Geografio redakti

Zofingo situas en la sud-okcidento de la kantono, lime al kantono Lucerno, proksime al la kruciĝo de la plej gravaj nord-sudaj kaj okcident-orientaj trafikaj vojoj de Svislando. Ĝi estas la sepa plej granda komunumo de la kantono.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Zofingo limas en nordo al Oftringen, en nordoriento al Safenwil, en oriento al Uerkheim kaj Bottenwil, en sudo al Wikon (Kantono Lucerno), en sudokcidento al Brittnau, kaj en okcidento al Strengelbach.

Trafiko redakti

La stacidomo de Zofingo situas ĉe la ĉefa nordsuda transitlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Bazelo tra Lucerno kaj Sankt-Gotardo al Tiĉino kaj Milano. Ek de 2004 pasas ankaŭ nova rekta trajnlinio al Berno tra Zofingo, kaj de Zofingo ankaŭ trajnlinio kondukas tra Suhr al Lencburgo. De la stacidomo de Zofingo pluraj buslinioj ligas la urbon kun la najbaraj komunumoj.

Du kilometrojn norde de la urbo troviĝas la aŭtovojtriangulo Wiggertal, kie de la svisa aŭtovojo A1 deflankiĝas la svisa aŭtovojo A2.

Historio redakti

En la jaro 1826 en Zofingo estis malkovrita la ruinoj de romia senjora bieno, kies mozaikplanko estis restaŭrita kaj atestas pri la romia setlado en la regiono.

La unua dokumenta mencio de Zofingo datiĝas el la jaro 1201. La urbo estis fondita de la Grafoj de Froburgo. Kiam al Zofingo estis koncedita la urborajto ne estas dokumentita. Post la Froburgoj en Zofingo regis la Grafoj de Kiburgo kaj fine ties heredantoj la Habsburgoj.

Kiam en la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion, Zofingo senlukte kapitulaciis al la bernaj trupoj kaj per tio atingis, ke Berno ne nur respektis la urborajtojn de Zofingo, sed koncedis al ĝi pliajn privilegiojn.

Kiam en la jaro 1798 kun helpo de francaj trupoj la Helveta Revolucio forpelis la feŭdan reĝimon de Berno nur la urbo Zofingo luktis flanke de Berno kontraŭ la argoviaj ribeloj kaj la francaj trupoj de Napoleono, sed jam la 5-an de marto Berno kapitulaciis, kaj kiam la 12-an de aprilo 1798 estis prokalmita la Helveta Respubliko, Zofingo kontraŭ la volo de ĝiaj civitanoj estis atribuita al la nove kreita Kantono Argovio.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti