Olten

komunumo de Svislando
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Olten (distrikto), Olten (stacidomo) kaj Olten Hammer (stacidomo).

Olten estas la ĉefurbo en la samnoma distrikto en la Kantono Soloturno kaj estas la plej granda komunumo de la kantono. Je la 31-a de decembro 2006 la urbo havis 16 954 loĝantojn.

Olten
Blazono de Olten
Malonva urbocentro de Olten
Malonva urbocentro de Olten
Malonva urbocentro de Olten
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Olten
Geografia situo CH1903: 635447 / 244826 (mapo)47.3533333333337.9077777777778Koordinatoj: 47° 21′ N, 7° 54′ O; CH1903: 635447 / 244826 (mapo)
Nombro de loĝantoj 16954
Areo 11,5 km²
Alteco 396 m super marnivelo
Poŝtkodo 4600
Komunumkodo 2581
Mapo de Kappel
Mapo de Kappel
Mapo de Olten
vdr

Geografio redakti

La urbo situas borde de la rivero Aro (rivero) inter la Ĵuraso kaj la Antaŭalpoj. Norde la montara pasejo Hauenstein kondukas la la Kantono Bazelo Kampara.

Trafiko redakti

Olten estas grava fervoj-nodo. En Olten kruciĝas la Gotard-fervojo de Bazelo tra Lucerno al Tiĉino unuflanke kaj la orient-okcidenta trajnkonekto de Sankt-Galo tra Zuriko al Berno kaj Ĝenevo aliflanke, krome la linio de Romanshorn al Bielo kaj Neŭŝatelo.

Historio redakti

Unuaj setlejoj en Olten jam datiĝas el la ŝtonepoko. Arkeologoj dum la lastaj jaroj trovis signifajn restaĵojn de vilaoj kaj bienoj el la romia epoko. Oni supozas, ke la urbo Olten estis fondita de la Grafo de Frohburg, sed ĉar dumla urba inscendio de la jaro 1422 bruliĝis la tuta urba arkivo, mankas hodiaŭ ĉiuj dokumentoj pri la historio mezepoka de Olten.

En la jaro 1383 la urbo Olten estis sieĝita de la Bernanoj kaj Soloturnanoj. Pro fulmotondra ŝtormego la sieĝistoj devis retiriĝi. Laŭ onidiroj la fivetero estis provokita per sorĉistino. Kelkajn tagojn poste oni arestis la sorĉistinon de Niederbipp kaj akuzis ŝin, ke ŝi per sia sorĉo malebligis la konkeron de Olten. Nur dank al la interveno de la edzinoj de la sinjoroj konsilantoj de Berno la virino estis savita de la fajra ekzekuto.

Pro du fajrokatastrofoj komence de la 15-a jarcento la urbo fariĝis malinteresa por Bazelo kaj estis en la jaro 1426 pandigita al Soloturno. En la jaro 1532 la suvereneco de la urbo Olten estis definitive vendita de la episkopo de Bazelo por 1800 guldenoj al.

En la pesta epedemio de la jaro 1611 formortis ĉiuj loĝantoj de la urbo krom 14 civitanoj.

Esperanto-Movado redakti

En la jaroj 1921, 1971, 1992 kaj 1994 okazis en Olten la jarĉefkunveno de Svisa Esperanto-Societo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti