Niederbipp
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Niederbipp (stacidomo). |
Niederbipp estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Wangen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Supra Argovio en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 4020 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Niederbipp | |
---|---|
Blazono de Niederbipp | |
Aera bildo de Niederbipp kaj Oensingen vidita el balono | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Supra Argovio |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Wangen |
Koordinatoj | 47° 15′ 58″ N 7° 41′ 45″ O / 47.26611 °N, 7.69583 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 15′ 58″ N 7° 41′ 45″ O / 47.26611 °N, 7.69583 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 4020 |
Areo | 17,5 km² |
Alteco | 468 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4704 |
Komunumkodo | 0981 |
Mapo de Niederbipp | |
GeografioRedakti
La komunumo Niederbipp situas sude de la Soloturna Ĵuraso en la Svisa Mezlando. Niederbipp praktike komplete kunkreskis kun la najbara komunumo Oensingen. La teritorio de la komunumo senakvigas la rivereto Bipp (germane Bipperbach), kiu alfluas oriente de Niederbipp en Oensingen al Dünnern. Al la komunumo apartenas la vilaĝoj kaj setlejoj Holzhäusern, Scharnageln, Dürrmühle kaj Herrenmatten.
Najbaraj komunumojRedakti
La komunumo Niederbipp limas en sudo al Laupersdorf (SO), en sudoriento al Balsthal (SO), en oriento al Oensingen (SO), en sudoriento al Schwarzhäusern, en sudo al Bannwil, en sudoriento al Oberbipp, kaj en nordoriento al Wolfisberg.
TrafikoRedakti
Niederbipp disponas pri tre bonaj trafikokonektoj. Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 5 de Olten al Soloturno, kaj sude de la komunumo pasas la svisa aŭtovojo A1, al kiu Niederbipp posedas propran alveturejon. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Olten al Soloturno.
HistorioRedakti
La unua dokumenta mencio de Bipp datiĝas el la jaro 968 kiel Pippa. Niederbipp mem menciiĝas en la jaro 1302 kiel Nider-Bippe. [1]