Oberbipp

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Oberbipp (stacidomo).

Oberbipp estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Wangen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Supra Argovio en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1554 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Oberbipp
Blazono de Oberbipp
Blazono de Oberbipp
Blazono de Oberbipp
Aerbildo de Oberbipp fotita el balono la 16-an de aprilo 2011
Aerbildo de Oberbipp fotita el balono la 16-an de aprilo 2011
Aerbildo de Oberbipp fotita el balono la 16-an de aprilo 2011
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Supra Argovio
Malnova distrikto ĝis 2009 Wangen
Koordinatoj  47° 15′ 42″ N 7° 39′ 33″ O / 47.26167 °N, 7.65917 °O / 47.26167; 7.65917 (mapo)Koordinatoj: 47° 15′ 42″ N 7° 39′ 33″ O / 47.26167 °N, 7.65917 °O / 47.26167; 7.65917 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1554
Areo 8,5 km²
Alteco 500 m super marnivelo
Poŝtkodo 4538
Komunumkodo 0983
Mapo de Oberbipp
Mapo de Oberbipp
Mapo de Oberbipp
vdr

Geografio redakti

La komunumo Oberbipp situas en la Svisa Mezlando ĉe la suda flanko de la Soloturna Ĵuraso. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Oberbipp la setlejoj Buchli (kun propra tramhaltejo), Riedmatte, Säget, Räbe kaj Eichhof sude de la aŭtovojo.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Oberbipp limas en nordo al Wolfisberg, en oriento al Niederbipp, en sudoriento al Bannwil, en sudsudoriento al Walliswil ĉe Niederbipp, en sudo kaj okcidento al Wiedlisbach, kaj en nordokcidento al Rumisberg.

Trafiko redakti

Tra Oberbipp pasas la kantona ĉefvojo 5 respektive 12 de Olten respektive Bazelo al Soloturno. En sudo tra la komunumo pasas la svisa aŭtovojo A1, al kiu la komunumo disponas pri alvetureblo okcidente en Wiedlisbach kaj oriente en Niederbipp en ambaŭ direktojn en distanco de proksimume 4 kilometroj de la vilaĝocentro. Tra la komunumo pasas tramlinio de Niederbipp al Soloturno kun tri haltejoj sur la komunuma teritorio.

Vidindaĵoj redakti

Plej grava vidindaĵo estas la Kastelo Bipp, kiu situas sur roko norde supre de la vilaĝo. Ĝi estis la centro de la historia senjorujo Bipp.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Bipp datiĝas el la jaro 968 kiel Pippa. La unua mencio pri Oberbipp (Supra Bipp) aperis en la jaro 1327 kiel Obern Bipp. Dum mezepoko la kastelo Bipp estis la centro de la Senjorujo Bipp kaj Oberbipp kun ĝi en la jaro 1413 fariĝis havaĵo de Berno kaj Soloturno. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti