Walliswil ĉe Niederbipp

komunumo de Svislando
Walliswil ĉe Niederbipp
Blazono de Walliswil ĉe Niederbipp
Blazono de Walliswil ĉe Niederbipp
Blazono de Walliswil ĉe Niederbipp
Walliswil ĉe Niederbipp kaj Walliswil ĉe Wangen
Walliswil ĉe Niederbipp kaj Walliswil ĉe Wangen
Walliswil ĉe Niederbipp kaj Walliswil ĉe Wangen
fotitaj el balono la 16-an de aprilo 2011
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Supra Argovio
Malnova distrikto ĝis 2009 Wangen
Koordinatoj  47° 14′ 10″ N 7° 41′ 23″ O / 47.23611 °N, 7.68972 °O / 47.23611; 7.68972 (mapo)Koordinatoj: 47° 14′ 10″ N 7° 41′ 23″ O / 47.23611 °N, 7.68972 °O / 47.23611; 7.68972 (mapo)
Nombro de loĝantoj 206
Areo 1,48 km²
Alteco 431 m super marnivelo
Poŝtkodo 3380
Komunumkodo 0990
Mapo de Walliswil ĉe Niederbipp
Mapo de Walliswil ĉe Niederbipp
Mapo de Walliswil ĉe Niederbipp
vdr


Pri la komunumo redakti

Walliswil ĉe Niederbipp estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Wangen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Supra Argovio en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 206 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

Walliswil situas en la Svisa Mezlando ĉe la norda bordo de rivero Aro (rivero), vid-al-vide de la nomfrata kumonumo Walliswil ĉe Wangen. La komunumo konsistas el la vilaĝo Walliswil ĉe Niederbipp kaj oriente de la vilaĝo el la du setlejoj Güschu kaj Matte. La sudan limon de la komunumo formas la rivero Aro, dum en nordo ĝi etentdiĝas ĝis al la arbara morenmonteto Chällerain, kie sur alteco de 500 m s.m. situas la plej alta punkto de la komunumo. En okcidento de la komunumo situas du gruzominejo. En la nordo de ili situas elkavaĵa lageto.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,48 km², de kiuj 18,9% estas kovritaj de arbaro, 52,7% servas por agrikulturo kaj 15,5% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Walliswil ĉe Niederbipp limas en nordo al Oberbipp, en oriento al Bannwil, en sudoriento al Berken, en nordo al Walliswil ĉe Wangen, kaj en okcidento al Wiedlisbach.

Trafiko redakti

Walliswil ĉe Niederbipp situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo kondukas la vojo n-ro 1444 de Wiedlisbach al Aarwangen. En okcidento ponto trans Aro kondukas al Berken. En okcidento piedira ponto konektas la komunumon kun Walliswil ĉe Wangen. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 3 kilometrojn okcidente inter Wiedlisbach kaj Wangen. La vilaĝo ne disponas pri propra konekto al la publika transportreto. La plej proksima bushaltejo tamen facile atingeblas per la ponto trans Aro en la najbara komunumo Walliswil ĉe Wangen.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Walliswil datiĝas el la jaro 1102 kiel Walaswiler tamen ne estas dokumentita, ĉu temas pri Walliswil ĉe Wangen aŭ ĉu pri Walliswil ĉe Niederbipp aŭ eĉ pri Walliswil en Murgenthal. Dum mezepoko Walliswil ĉe Niederbipp apartenis al la malalta tribunalo Niederbipp de la Senjorujo Bipp. Kun la Senjorujo Bipp Walliswil ĉe Niederbipp en la jaro 1413 fariĝis el unue kiburga kaj poste habsburga posedaĵo komunuma havaĵo de la urboj Berno kaj Soloturno kaj en la jaro 1463 estis atribuita komplete al Berno. Dum la Helveta Revolucio la iama Senjorujo Bipp fariĝis parto de la distrikto Wangen. En la jaro 2010 tiu distrikto estis integrita al la administra distrikto Supra Argovio.[2]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti