Walliswil ĉe Wangen

komunumo de Svislando

Walliswil ĉe Wangen (en germana lingvo Walliswil bei Wangen en la alemana lingvo Waliswiu bi Wangä) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Wangen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Supra Argovio en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 586 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Walliswil ĉe Wangen
Blazono de Walliswil ĉe Wangen
Blazono de Walliswil ĉe Wangen
Blazono de Walliswil ĉe Wangen
Walliswil ĉe Niederbipp kaj Walliswil ĉe Wangen
Walliswil ĉe Niederbipp kaj Walliswil ĉe Wangen
Walliswil ĉe Niederbipp kaj Walliswil ĉe Wangen
fotitaj el balono la 16-an de aprilo 2011
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Supra Argovio
Malnova distrikto ĝis 2009 Wangen
Koordinatoj  47° 13′ 53″ N 7° 41′ 6″ O / 47.23139 °N, 7.68500 °O / 47.23139; 7.68500 (mapo)Koordinatoj: 47° 13′ 53″ N 7° 41′ 6″ O / 47.23139 °N, 7.68500 °O / 47.23139; 7.68500 (mapo)
Nombro de loĝantoj 586
Areo 3,06 km²
Alteco 456 m super marnivelo
Poŝtkodo 3377
Komunumkodo 0991
Mapo de Walliswil ĉe Wangen
Mapo de Walliswil ĉe Wangen
Mapo de Walliswil ĉe Wangen
vdr

Geografio redakti

La komunumo Walliswil ĉe Wangen situas en la Svisa Mezlando sude de la rivero Aro, vidalvide de la nomfrata komunumo Walliswil ĉe Niederbipp. La komunumo konsistas el la vilaĝo Wangen kaj la setlejoj Aarmatte apud la ponto al Wangen ĉe Niederbipp, Humperg en oriento de la vilaĝo, Tal en sudo, kaj Wangerholz en okcidento ĉe la vojo al Wangen ĉe Aro.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,06 km², de kiuj 33,7% estas kovritaj de arbaro, 51,0% servas por agrikulturo kaj 11,8% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Walliswil ĉe Wangen limas en nordo al Walliswil ĉe Niederbipp, en oriento al Berken, en sudo al Heimenhausen, en sudokcidento al Wangenried, en okcidento al Wangen ĉe Aro, kaj en nordokcidento al Wiedlisbach.

Trafiko redakti

Walliswil ĉe Wangen situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. De Walliswil ĉe Wangen kondukas mallarĝaj vojoj al Wangen ĉe Aro, Berken kaj Heimenhausen kaj piedira ponto al Walliswil ĉe Niederbipp. Per buslinio de Herzogenbuchsee al Wangen ĉe Aro, la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Walliswil datiĝas el la jaro 1102 kiel Walaswiler tamen ne estas dokumentita, ĉu temas pri Walliswil ĉe Wangen aŭ ĉu pri Walliswil ĉe Niederbipp aŭ eĉ pri Walliswil en Murgenthal. Ek de mezepoko Walliswil ĉe Wangen apartenis al la paroĥaro Wangen kaj estis sub la regado de la Grafoj de Kiburgo. Kun Wangen ĝi en la jaro 1406 fariĝis havaĵo de la urbo Berno kaj apartenis ĝis la Helveta Revolucio al la berna kamparvoktejo Wangen. El tiu voktojo fariĝis la distrikto Wangen, kiu en la jaro 2010 estis integrita al la administra distrikto Supra Argovio.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti