Heimenhausen

komunumo de Svislando
Heimenhausen
Blazono de Heimenhausen
Blazono de Heimenhausen
Heimenhausen kaj Herzogenbuchsee, fotita el balono la 16-an de aprilo 2011
Heimenhausen kaj Herzogenbuchsee, fotita el balono la 16-an de aprilo 2011
Heimenhausen kaj Herzogenbuchsee,
fotita el balono la 16-an de aprilo 2011
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Supra Argovio
Malnova distrikto ĝis 2009 Wangen
Koordinatoj  47° 12′ 35″ N 7° 42′ 0″ O / 47.20972 °N, 7.70000 °O / 47.20972; 7.70000 (mapo)Koordinatoj: 47° 12′ 35″ N 7° 42′ 0″ O / 47.20972 °N, 7.70000 °O / 47.20972; 7.70000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1893
Areo 5,85 km²
Alteco 455 m super marnivelo
Poŝtkodo 3373
Komunumkodo 0977
Mapo de Heimenhausen
Mapo de Heimenhausen
Mapo de Heimenhausen
vdr


Pri la komunumo redakti

Heimenhausen estas komunumo de la iama distrikto Wangen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 de la administra distrikto Supra Argovio en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1893 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007 (sumo de la tiamaj ankoraŭ aŭtonomaj komunumoj Hemihausen, Röthenbach ĉe Herzogenbuchsee kaj Wanzwil).

Geografio redakti

La komunumo Heimenhausen situas en la regiono Supra Argovio node de Herzogenbuchsee kaj okcidente de la urbo Langenthal. Ek de la 1-a de januaro 2009 al Heimenhausen apartenas ankaŭ Röthenbach ĉe Herzogenbuchsee kaj Wanzwil.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,85 km², de kiuj 34,7% estas kovritaj de arbaro, 52,6% servas por agrikulturo kaj 11,6% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Heimenhausen limas en nordoriento al Berken, en oriento al Graben, en sudoriento al Herzogenbuchsee, en sudo al Niederönz, en sudokcidento al Inkwil, en okcidento al Wangenried, kaj en nordokcidento al Walliswil ĉe Wangen.

Trafiko redakti

Tra Heimenhausen kondukas la vojo 1449. Ĝi konektiĝas en Wanzwil kun la kantona vojo n-ro 22, kiu kondukas de Wangen ĉe Aro al Herzogenbuchsee. Per aŭtobuslinio al Herzogenbuchsee la komunumo estas ligita al la publika trafikreto. La plej proksima alveturo al la svisa aŭtovojo A1 situas en distanco de 6 km nordokcidente apud Wangen ĉe Aro.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Heimenhausen datiĝas el la jaro 1356 kiel Heimenhusen.

La 1-an de januaro 2009 estis kunigitaj la ĝis tiam aŭtonomaj politikaj komunumoj Heimenhausen. Röthenbach ĉe Herzogenbuchsee kaj Wanzwil al unueca politika komunumo, kiu portas la nomon Heimenhausen.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti