Graben BE

komunumo de Svislando
- La mallongigo BE en Graben BE staras por la svisa Kantono Berno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Graben.

Graben estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Wangen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Supra Argovio en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 313 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Graben
Blazono de Graben
Blazono de Graben
Blazono de Graben
Graben
Graben
Graben kaj la insulo Vogelroupfi
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Supra Argovio
Malnova distrikto ĝis 2009 Wangen
Koordinatoj  47° 13′ 4″ N 7° 43′ 16″ O / 47.21778 °N, 7.72111 °O / 47.21778; 7.72111 (mapo)Koordinatoj: 47° 13′ 4″ N 7° 43′ 16″ O / 47.21778 °N, 7.72111 °O / 47.21778; 7.72111 (mapo)
Nombro de loĝantoj 313
Areo 3,16 km²
Alteco 455 m super marnivelo
Poŝtkodo 3376
Komunumkodo 0976
Mapo de Graben
Mapo de Graben
Mapo de Graben
vdr

Geografio redakti

Graben situas ĉe la norda bordo de la rivero Aro, oriente de la alfluo de Önz. La komunumo Graben ne disponas pri aparta centro sed konsistas el tuta aro de malgrandaj vilaĝetoj, nome Baumgarten, Burach, Gsoll, Hubel, Kleinholz, Schörlishäusern, Schwendi kaj Stadönz.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,16 km², de kiuj 36,6% estas kovritaj de arbaro, 52,7% servas por agrikulturo kaj 6,9% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Graben limas en nordo aliflanke de la rivero Aro al Bannwil, en nordoriento al Aarwangen, en sudoriento al Bützberg, en sudo al Herzogenbuchsee, en sudokcidento al Heimenhausen, kaj en nordokcidento al Berken.

Trafiko redakti

Graben situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo kondukas flanka vojo de Langenthal al la Aroponto de Berken. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 5 kilometrojn norde en Niederbipp. Graben ne estas konektita al la publika tranportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Graben datiĝas el la jaro 1220 kiel Stadonce. en Hubel estis malkovrita tombomonteto de la Hallstatt-kulturo. En mezepoko Graben apartenis al la Grafoj de Kiburgo. En la jaro 1385 la kiburga voktejo Baumgarten estis pandigita al la Senjoroj de Grünberg. Post diversaj ŝanĝoj de la posedantoj en la jaro 1432 Graben fariĝis havaĵo de Berno kaj estis integrita al la voktejo Aarwangen. Post la Helveta Revolucio en la jaro 1798 ĝi estis atribuita al la distrikto Wangen, ĉe kiu ĝi restis ĝis ties integriĝo al la nova administra distrikto Supra Argovio en la jaro 2010.[2] Ek de novembro 2008 la komunuma administrado de Graben estas farita de la komunumo Bannwil.

Nulkea centralo Graben redakti

En la jaro 1972 ekzistis projekto konstrui nuklean centralon en Graben. Pro la granda kontraŭstaro de la loĝantaro de la regiono, tiu projekto fiaskis. La 18-an de aprilo 1975 estis fondita la Senperforta Agado Graben (en la germana lingvo Gewaltfreie Aktion Graben, GAG), kiu de la 26-a ĝis la 28-a de aŭgusto 1977 organizis en Graben feston, kiun partoprenis inter 6000 kaj 9000 personoj.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti