Wiedlisbach

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Wiedlisbach (stacidomo).

Wiedlisbach estas historia urbeto kaj estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Wangen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Supra Argovio en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 2167 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Wiedlisbach
Blazono de Wiedlisbach
Wiedlisbach vidita el balono
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Supra Argovio
Malnova distrikto ĝis 2009 Wangen
Koordinatoj  47° 15′ 0″ N 7° 38′ 42″ O / 47.25000 °N, 7.64500 °O / 47.25000; 7.64500 (mapo)Koordinatoj: 47° 15′ 0″ N 7° 38′ 42″ O / 47.25000 °N, 7.64500 °O / 47.25000; 7.64500 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2167
Areo 7,50 km²
Alteco 465 m super marnivelo
Poŝtkodo 4537
Komunumkodo 0995
Mapo de Wiedlisbach
vdr

Geografio redakti

Wiedlisbach situas en la Svisa Mezlando ĉe la suda deklivo de la Soloturna Ĵuraso, sur ebenaĵo norde de la rivero Aro. La komunumo konistas el la historia urbeto Wiedlisbach, la vilaĝeto Dettenbühl kaj la setlejoj Rütihof, Wehribach, Walki, Niederfeld kaj Einisfeld.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,50 km², de kiuj 28,5% estas kovritaj de arbaro, 48,4% servas por agrikulturo kaj 21,0% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Wiedlisbach limas en nordo al Rumisberg, en nordoriento al Oberbipp, en sudoriento al Walliswil ĉe Niederbipp, en sudo al Wangen ĉe Aro, kaj en okcidento al Attiswil.

Trafiko redakti

Tra Wiedlisbach pasas la kantona ĉefvojo 5 respektive 12 de Olten respektive Bazelo al Soloturno. En sudo tra la komunumo pasas la svisa aŭtovojo A1, al kiu la komunumo disponas pri propra alvetureblo. Krome de Wiedlisbach kondukas konekta vojo tra Wangen al kantona ĉefvojo n-ro 1. Tra la komunumo pasas tramlinio de Niederbipp al Soloturno kun stacidomo sur la komunuma teriotrio kaj buslinio de Farnen al Wangen.

Historio redakti

La unua mencio de Wiedlisbach kiel urbo datiĝas el la jaro 1275. En la jaro 1396 la urbeto ricevis la rajton organizi semajnan merkaton.[2]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti