Rumisberg

komunumo de Svislando

Rumisberg estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Wangen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Supra Argovio en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 495 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Rumisberg
Blazono de Rumisberg
Blazono de Rumisberg
Blazono de Rumisberg
Rumisberg
Rumisberg
Aerbildo de Rumisberg kaj Wiedlisbach, fotita la
16-an de aprilo 2011 el balono
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Supra Argovio
Malnova distrikto ĝis 2009 Wangen
Koordinatoj  47° 15′ 52″ N 7° 38′ 29″ O / 47.26444 °N, 7.64139 °O / 47.26444; 7.64139 (mapo)Koordinatoj: 47° 15′ 52″ N 7° 38′ 29″ O / 47.26444 °N, 7.64139 °O / 47.26444; 7.64139 (mapo)
Nombro de loĝantoj 495
Areo 5,15 km²
Alteco 638 m super marnivelo
Poŝtkodo 4539
Komunumkodo 0987
Mapo de Rumisberg
Mapo de Rumisberg
Mapo de Rumisberg
vdr

Geografio redakti

Rumisberg situas ĉe la suda deklivo de Soloturna Ĵuraso, posedanta bonan belvidon al la Svisa Mezlando super kiu ĝi tronas sur suna teraso en distanco de proksimume 10 kilometroj nordoriente de Soloturno. La komunumo konsistas el la tri vilaĝoj Rumisberg, Schore kaj Weissacker kaj pluraj izolitaj bieno.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,15 km², de kiuj 41,0% estas kovritaj de arbaro, 50,3% servas por agrikulturo kaj 8,2% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Rumisberg limas en nordo al Matzendorf (SO), en oriento al Wolfisberg, en sudoriento al Oberbipp, en sudo al Wiedlisbach, en sudokcidento al Attiswil, en okcidento al Farnern, kaj en nordokcidento al Aedermannsdorf (SO).

Trafiko redakti

Rumisberg situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la suda pinto de la komunumo pasas vojo de Wiedlisbach al Wolfisberg, de kiu sur la komunuma teritorio deflankiĝas la vojo al Farnern, kiu pasas tra la komunumo. Per la buslinio de Wangen ĉe Aro tra Wiedlisbach kaj Rumisberg al Farnern la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Rumisberg datiĝas el la jaro 1364 kiel Rumolsberg. Rumisberg dum mezepoko apartenis al la jurisdikcio de la malalta tribunalo Oberbipp. Kune kun la cetera Senjorujo Bipp ĝi fariĝis en la jaro 1463 havaĵo de Berno kaj parto de la Voktejo Bipp. Post la Helveta Revolucio de la jaro 1798 Rumisberg estis atribuita al la distrikto Wangen, kiu kun efiko de la 1-a de januaro 2010 estis integrita al la administra distrikto Supra Argovio.[2].

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti