Attiswil

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Attiswil (stacidomo).


Attiswil estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Wangen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Supra Argovio en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1328 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Attiswil
Blazono de Attiswil
Blazono de Attiswil
Blazono de Attiswil
Attiswil
Attiswil
Attiswil, fotita el balono la 16-an de aprilo 2011
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Supra Argovio
Malnova distrikto ĝis 2009 Wangen
Koordinatoj  47° 15′ 0″ N 7° 36′ 50″ O / 47.25000 °N, 7.61389 °O / 47.25000; 7.61389 (mapo)Koordinatoj: 47° 15′ 0″ N 7° 36′ 50″ O / 47.25000 °N, 7.61389 °O / 47.25000; 7.61389 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1328
Areo 7,64 km²
Alteco 464 m super marnivelo
Poŝtkodo 4536
Komunumkodo 0971
Mapo de Attiswil
Mapo de Attiswil
Mapo de Attiswil
vdr

Geografio redakti

Attiswil situas en la Svisa Mezlando ĉe la suda deklivo de la Soloturna Ĵuraso meze inter Olten kaj Soloturno. La komunumo konsistas el la vilaĝo Attiswil kaj la setlejoj Alpfele, Bleuerhof, Gärberhof, Schnarz kaj Wibrunne, kaj pluraj izolitaj bienoj kaj farmdomoj. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,64 km², de kiuj 35,2% estas kovritaj de arbaro, 53,1% servas por agrikulturo kaj 11,0% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Attiswil limas en nordo kaj nordoriento al Farnern, en oriento al Rumisberg, en sudoriento al Wiedlisbach, en sudo al Wangen ĉe Aro, en sudokcidento al Flumenthal (SO), en okcidentsudokcidento al Hubersdorf (SO), en okcidento al Kammersrohr (SO), kaj en nordokcidento al Günsberg (SO).

Trafiko redakti

Tra Attiswil kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 5, kiu sur la komunuma teritorio kongruas kun la kantona ĉefvojo n-ro 12. Flankaj vojoj kondukas de Attiswil al Farnern kaj al Hubersdorf. La komunumo estas konektita al la publika transportreto per la trama etspurfervojo de Niederbipp al Soloturno.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Attiswil datiĝas el la jaro 1364 kiel Attenswile. Oni trovis sur la teritorio de Attiswil restaĵojn el la mezolitiko, la bronzepoko, la La-Tène-epoko kaj la romia epoko. Dum mezepoko Attiswil apartenis al la Senjorujo Bipp, kiu fariĝis en la jaro 1413 komuna havaĵo de la urboj Berno kaj Soloturno. En la jaro 1463 ĝi estis komplete atribuita al Berno kaj estis submetita al la tribunalo de Wiedlisbach en la Voktejo Bipp. Post la Helveta Revolucio de la jaro 1798 Attiswil estis atribuita al la distrikto Wangen, kiu kun efiko de la 1-a de januaro 2010 estis integrita al la administra distrikto Supra Argovio. En la jaro 1881 la setlejo Schachenhof (hodiaŭ Bärnerschachen) estis koncedita al Wangen ĉe Aro, kaj ek de tiam la komunuma teritorio ne plu atingas la bordon de Aro. [2]

Personecoj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti