Malfermi la ĉefan menuon

EnkondukoRedakti

Soloturno (Germane Solothurn [SO:loturn], france Soleure [soLÖ:R], itale Soletta [soLETta]) estas la ĉefurbo de la samnoma Kantono Soloturno. Ĝi havis 15 511 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

GeografioRedakti

La urbo situas je bordo de la rivero Aro (rivero) je 430 m super la marnivelo kaj kovras areon de 6.29 km².

TrafikoRedakti

Soloturno estas loka trafiknodo. La urbo situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Romanshorn tra Zuriko, Araŭo, Olten, Soloturno, Bielo, Neŭŝatelo, Yverdon-les-Bains al Laŭzano kaj Ĝenevo. Paralele al tiu trajnlinio pasas la svisa aŭtovojo A5.

Episkopa urboRedakti

Soloturno estas la sidejo de la katolika episkopo de Bazelo, kiu tie dum la reformacio trovis ekzilon.

LingvojRedakti

Oficiala lingvo estas la germana, parolata estas dialekto de la alemana.

HistorioRedakti

Soloturno estis fondita inter la jaro 14 kaj 37 kiel Salodurum de la romianoj sur la bazo de malnova kelta setlejo en la epoko de la imperistro Tiberio. En la jaro 932 estis fondita la Monaĥejo Sankt-Ursen, kiu nomiĝis laŭ unu de la du en antikva tempo laŭ la legendo senkapigitaj kristanaj romiaj legionistoj (Ursus kaj Victor), kiuj misiis en Soloturno. En 1218 Soloturno fariĝis libera imperia urbo. En 1481 Soloturno aliĝis al la Svisa Ĵurkomunumo.

Ek de 1978 en Soloturno okazas je iniciativo de la svisaj verkistoj Peter Bichsel kaj Otto F. Walter la soluturnaj literaturtagoj.

KulturoRedakti

Soloturno estas fama pro sia filmfestivalo kaj literaturtagoj.

Soloturno estas la sidejo de la Fondaĵo ch, kiu zorgas pri tradukado de svisaj verkistoj al aliaj svisaj lingvoj. Plie tiu Fondaĵo zorgas pri ĉiuj eŭropaj interŝanĝprogramoj Erasmus, Komenio kaj Grundtvig.

FamulojRedakti

PartnerurbojRedakti

Partnerurboj de Soloturno estas Heilbronn en Germanio, Krakovo en Pollando kaj Le Landeron en Kantono Neŭŝatelo en Svislando.

Mond- kaj planlingva movadoRedakti

VolapükRedakti

En la jaro 1891-1893 en Soluturno aperis la loka volapuka gazeto Glids volapükik se Solothurn (en Esperanto Salutoj volapukaj el Soloturno), kiuj redaktis Konrad Meisterhans kaj lia edzino Anna Meisterhans.

EsperantoRedakti

Laŭ Svisa Espero en 1909 estis fondita loka Esperanto-Grupo en Soloturno.

En 1956 la Svisa Esperanto-Junularo organizis sian unuan Esperanto-junularan semajnfinon en Soloturno.

FontojRedakti

(Fonto: Andreas E. Künzli: Universalaj Lingvoj en Svislando p 152 kaj 194)


Eksteraj ligilojRedakti