Otto F. WALTER, plennome: Otto Friedrich Walter [oto fridriĥ valte] (5-a de junio 1928 en Rickenbach SO24-a de septembro 1994 en Soloturno) estis svisa verkisto.

Otto F. Walter
Persona informo
Otto Friedrich Walter
Naskiĝo 5-an de junio 1928 (1928-06-05)
en Rickenbach SO
Morto 24-an de septembro 1994 (1994-09-24) (66-jaraĝa)
en Soloturno
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Svislando vd
Profesio
Okupo literatura eldonisto • poeto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La filo de eldonisto unue fariĝis librovendisto. Ekde 1956 li laboris en la eldonejo de sia patro kaj en la jaro 1967 li fariĝis estro de la eldonejo Luchterhand en Neuwied, Germanio. En 1973 li revenis al Svislando, vivtenis sin denove kiel eldonisto kaj - ekde 1982 - kiel libera verkisto.

La verkaro de Otto F. Walter, konsistanta el romanoj, rakontoj kaj dramoj, kritike prilumas la nuntempan socion.

Listo de verkoj redakti

  • Der Stumme (romano, 1959)
  • Herr Tourel (romano, 1962)
  • Elio oder Eine fröhliche Gesellschaft (dramo, 1965)
  • Die ersten Unruhen (romano, 1972)
  • Die Verwilderung (romano, 1977)
  • Das Staunen der Schlafwandler am Ende der Nacht (romano, 1983)
  • Zeit des Fasans (romano, 1988)
  • Die verlorene Geschichte (rakonto, 1993)