Sorĉistino

Sorĉistino kaj sorĉisto estas eksperimentulo de sorĉarto, ofte kunligata kun paganaj kredoj, viglaj antaŭ la alveno de kristanismo. Oni nuntempe kutimas tiel nomi nuntempe sekvantojn de novpaganismo kaj viko.

Sorĉistino
okupo
Informoj
Eble sama sorĉisto
vdr
Ŝamanino en La-Pazo (Bolivio)

La kontraŭsorĉa eklezio faris konfuzon inter sorĉarto kaj satanismo ĉar ambaŭ estis nekristanaj kaj disvastigis la ideon ke sorcist(in)oj estas nur malbonaj magiistoj. Tiu vidpunkto multe influis la nuntempan popolan kredon, laŭ kiu sorĉist(in)oj estas pliofte malbonuloj. Dum la epoko de sorĉistinpersekutoj la nomo sorĉistino estis uzata por virinoj, kiuj malproksimiĝis de la kristana religio. Neniu mem nomis sin tiel sen influo de perforto.

Etimologio redakti

De la greka stryx, latina striges devenas la mezepoka stria, strega en la itala. La franca vorto sorcière devenas de source, fonto, misformo de sourcier kaj miksita kun sort, sorto kaj tiuj, kiuj ĵetas ilin. La germana vorto estas Hexe, kiu devenas de la greka aix, kaprino, referenco de paŝta mondo. Bruja, en la hispana lingvo devenas de la ibera bruixa, kaj de la galega bruxa. La angla vorto witch havas pli disputitan devenon, sed povus deveni de la radiko wik kaj kelta kaj ĝermana. La rusa vorto ведьма devenas de arkaikiĝinta verbo ведать - scii.

Psikologia signifo redakti

Laŭ la analiza psikologio, en la tradicio de Carl Gustav Jung, sorĉistinoj en revoj, legendoj kaj mitoj indikas la malbonan aspekton de la patrina arketipo, do de la detruanta, forglutanta patrino.

Nuntempe historiisto Norman Cohn evidentigis sociajn konstatojn en la fantazmoj elvokitaj en la sorĉisto-ĉasadoj, kaj pli ĝenerale demonigado de marĝenaj homoj (kristanoj en la Romia imperio, herzuloj, lepruloj, "malsuperaj" rasoj, samseksemuloj, ktp), kaj la procezo per kiu tiuj fantazmoj povas iĝi ricevitaj de tuta socio kiel "evidentaj nediskutablaj realaĵon".

Aŭtentaj personoj redakti

Sorĉistinoj en literaturo redakti

Sorĉistinoj en kino redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti