Nördlingen
Nördlingen estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Donau-Ries kaj en la distriktaro Ŝvabio de la federacia lando Bavario. Fine de decembro 2019 la komunumo havis 20 546 loĝantojn.
Nördlingen | ||||||
| ||||||
![]() | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Bavario | |||||
Distriktaro | Distriktaro Ŝvabio | |||||
Distrikto | Distrikto Donau-Ries | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 09081 | |||||
Poŝtkodo | 86720 | |||||
Aŭtomobila kodo | DON (ĝis 1972: NÖ) | |||||
Oficiala Municipokodo | 09779194 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Hermann Faul | |||||
Titolo de komunumestro | Oberbürgermeister | |||||
Partio de komunumestro | PWG | |||||
Adreso de la administrejo | Marktplatz 1 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 20546 (stato 2019-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 48° 51′ N, 10° 30′ O (mapo)48.8510.5Koordinatoj: 48° 51′ N, 10° 30′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 441 m | |||||
Areo | 68,10 km² | |||||
Oficiala retejo | http://www.stadt.noerdlingen.de | |||||
VidindaĵojRedakti
Nördlingen posedas komplete konservitan urbomuron de 1327, kiu allogas multajn turistojn. Ĝi enhavas kvin pordegojn, du bastionojn kaj 11 turojn (aldone al la pordegaj turoj). La pordegoj nomiĝas (laŭ horloĝa direkto):
- Deininger Tor (nord-oriente)
- Reimlinger Tor (oriente)
- Berger Tor (sude)
- Baldinger Tor (okcidente)
- Löpsinger Tor (norde)
La konservado de la muro estas parte pagata de mecenatoj, kiuj patronas unu aŭ plurajn metrojn da mura longo.
FamulojRedakti
- Paul Ziegler
- Karl Ludwig von Knebel (naskiĝinta en la 30-a de novembro 1744 ĉe Kastelo Wallerstein proksime de Nördlingen) estis germana verkisto.
ĜemelecojRedakti
Nördlingen ĝemeliĝis kun jenaj urboj:
EsperantoRedakti
Jarŝanĝe de 2009/2010 kaj 2010/2011 en Nördlingen okazis la 26-a kaj 27-a Internaciaj Festivaloj - kaj tri jarojn pli poste, jarŝanĝe de 2013/2014, ankaŭ la jubilea 30-a. Daŭrigas la tradicion la renkontiĝo Luminesk kiu okazos tie jarŝanĝe 2019/2020.