Karl Ludwig von Knebel

Karl Ludwig von Knebel (naskiĝinta la 30-an de novembro 1744 en Kastelo Wallerstein proksime de Nördlingen, mortinta la 23-an de februaro 1834 en Jena) estis germana verkisto.

Karl Ludwig von Knebel
Persona informo
Karl Ludwig von Knebel
Naskiĝo 30-an de novembro 1744 (1744-11-30)
en Schloss Wallerstein
Morto 23-an de februaro 1834 (1834-02-23) (89-jaraĝa)
en Jena
Tombo Tombejo malnova de Jena vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Gefratoj Q15794191 vd
Profesio
Okupo poeto • tradukistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Kun kvin gefratoj Knebel pasigis la junaĝon en Regensburg kaj Ansbach. Li ricevis instruadon de privataj instruistoj kaj krome okupiĝis pri religiaj kaj beletraj skribaĵoj. La unuajn poetajn instigojn li gajnis fare de la verkisto Johann Peter Uz, kiu deĵoris kiel sekretario ĉe la justica kolegio. La volo studi teologon ne plaĉis al la patro; sekve li ekstudis ekde pasko 1764 jursciencojn ĉe la universitato de Halle (Saale). Sed li malkontentiĝis pri studaj enhavo kaj vivo kaj jam je la komenco de la sekvinta jaro li startigis oficiran karieron. En Potsdam li aliĝis al la taĉmento de la Princo de Prusio kaj iĝis oficiraspiranto en rango de serĝento en la 1766-a jaro. Li plibeligis la enuan ĉiutagan vivon en la garnizono per la flegado de siaj literaturaj interesoj. Al tiu spronis lin en Berlino Friedrich Nicolai kaj Karl Wilhelm Ramler. Nur mallongan tempon daŭris lia amikeco kun Johann Wilhelm Ludwig Gleim kiun li nomis nova Kleist. Inverse li ege ŝatis la versaĵojn de la anakreonulo Johann Nikolaus Götz ankoraŭ pli malfrue. Ilin li volis kolekti kaj, kontraŭe al Ramler, neprilaborite eldoni. Vizito de Heinrich Christian Boie en marto 1770 en Potsdam ebligis al Knebel la aliron al la ideoj literaturaj de la juna generacio. Liaj unuaj poemoj aperis en la verko de Ramler Lieder der Deutschen kaj en la Muza almanako de Göttingen. Ĉar Knebel ne sukcesis plialtigi la soldatan rangon li retiriĝis de la armeo en julio 1773. Post unua vizito en Vajmaro li restis vintre en Ansbach kaj Nürnberg. Tie oni ofertis al li iĝi edukisto de la vajmara princo Konstantin.

Tempo en Weimar redakti

Post kiam li komencis la laboron en aŭtuno 1774 okazis baldaŭ poste la partoprenon en la kleriĝvojaĝo de Konstantin kun la patro Karl August al Strasburgo kaj Parizo. En la 15-a libro de Dichtung und Wahrheit Goeto priskribis la viziton de Knebel en Frankfurt am Main en la 12.12.1774: Knebel peris kvazaŭ la konatiĝo de Goeto kun Karl August ĉe kies kortego la geniulo poste furoris. La konfido de Goeto al Knebel evidentiĝis ankaŭ per komuna letero skribita al Henriette, la fratino de Knebel, krome per regula informado pri literaturaj ideoj/fragmentoj kaj akcepto de la repaciĝo kun Christoph Martin Wieland feliĉe perita de Knebel.

Problemoj kun la grafo Goertz (la ĝistiama edukisto de la princo) malfaciligis al Knebel influi Konstantinon. Tio ankoraŭ pliakriĝis per la obstineco de Konstantino kaj lia iomete malbona karaktero. Dum la unua vajmara vintro 1775/76 Knebel loĝis en la Vidvina palaco. La sekvintan printempon oni aranĝis por Konstantin la Kastelon Tiefurt, kie Knebel kreis la unuan anglastilan parkon de Vajmaro.

Knebel intime identigis sin kun la amikaro de la juna duko kaj partoprenis ties vivostilon, kiel Goeto priskribis en la poemo Ilmenau. Dum la premiero de la proza versio de Iphigenie sur Kastelo Ettersburg Knebel ludis la rolon de Thoas. Baldaŭ Knebel amikiĝis ankaŭ kun Johann Gottfried Herder al kiu li sentis sin ankoraŭ pli parenca spirite.

Kiam Konstantin elektis por sia kavaliera vojaĝo alian akompananton ol Knebel, tiu ĉi konsideris sian edukistan rolon malsukcesinta. Ofendite li volis forlasi Vajmaron, sed danke al la patro de Konstantin, la duka moŝto Karl August, kaj al Goeto li restis.

La duko ebligis al Knebel vojaĝon al Svislando. Sed poste Knebel ne rajtis oficisti - la duko korekte taksis la kapablojn de Knebel - kaj tiel li forlasis Vajmaron en la 1781-a jaro. En 1784 li tien ĉi revenis. Nomumite majoro fare de Karl August sen oficialaj devoj Knebel estis tre ofte en la pli trankvila universitata urbo Jena kaj tute dediĉis sin al la literaturo.

De tempo al tempo la duko partoprenigis lin al engaĝiĝoj politikaj (favore al la interduka ligo Fürstenbund) kaj Goeto provis okupigi lin pli pri natursciencaĵoj. Problemoj kun la duko Karl August ekis kiam Knebel edzinigis en 1798 je 33 jaroj pli junan kantistinon Luise Rudorff kaj akceptis ŝian infanon. Knebel tial ankoraŭ pli dependis de la graco de la duko, kio igis al li la vivon proksime de la vajmara kortego naŭzega. Je konsilo de Herder li retiriĝis al la urbo Ilmenau kie li pasigis la unuajn feliĉajn geedzecajn jarojn. De 1804 ĝismorte li denove vivis en Jena, ekde 1807 en domo ĉe la Paradies-kvartalo kun libera vido disde la studĉambro al la montoj de trans la rivero Saale. Tiun panoramon porĉiamigis Goeto per desegnaĵo.

Graveco redakti

La verkisto redakti

Knebel mem sciis pri siaj limoj talentaj kaj sekve li ne spertis malsukceson de troigitaj planoj. La poemoj de li ŝuldas la estiĝon al personaj okazoj travivitaj de Knebel ene de la vajmaraj rondoj kaj estu nuraj donacoj inter amikoj. Koncerne pli gravajn temojn (danke al renkontiĝoj kun Herder) Knebel sukcesis kopii antikvajn formojn per homeraj himnoj, poemoj en elegia distiko kaj gnomaj epigramoj. Aparte liaj naturhimnoj meritas tralegadon; per ili li devus iĝi nova Lukrecio kaj germana Shaftesbury laŭ la volo de Herder. Herder ankoraŭ instigis lin al historifilozifiaj kaj antropologiaj eseoj per kiuj Knebel transportis la ideojn de Herder. La plejmulto de ili publikigitis nur fare de Theodor Mundt en la 3-a volumo de Literarischer Nachlass. Por Madame de Staël li verkis en vintro 1803/04 superrigardon pri la evoluo de germana literaturo en la 18-a jarcento.

La tradukisto redakti

Knebel sendube plej bonis kiel tradukisto. Li nur intertempe okupiĝis pri samtempuloj (Byron kaj Alfieri, kies tragedio Saul surscenejigitis en 1811 en Vajmaro en versio tradukita de Knebel). Lia tradukista kreiveco dum jardekoj koncernis la klasikan romian literaturon, ĉefe la verkojn de Propercio kaj Lukrecio. En 1788-90 Knebel komencis la tradukon de la elegioj de Propercio en ritma prozo (kun temaj influoj de la goeta verko Erotica Romana). Sed la rezulto kontentigis nek lin mem nek Ŝileron (en 1789). La apero de la goetaj Römische Elegien en 1795 decidigis Knebel reprovi la tuton. Nun Goeto helpis lin - kaj Knebel ĝojis pri tio kaj akceptis dankeme la subtenon. La oferto de regulaj aperoj en la ŝileraj Horen necesigis ankaŭ la akcepton de ties kritikoj. En la dua jarkolekto de Horen (1796) legeblis 18 tradukaĵoj kiuj prilaboritis ankoraŭfoje por la libra eldono (1798) kun la helpo de Herder kaj Karl August Böttiger. Sume estis en la libro 38 verketoj kun apologia antaŭparolo kaj komento de Knebel. Knebel provis imiti la orginalan tekston kaj vorte kaj verse sed ne respektis la metrikajn postulojn de August Wilhelm SchlegelJohann Heinrich Voß.

Jam en la 1784-a jaro estis sendinta al li Herder latinan eldonon de la lukrecia klerigepopeo De rerum natura. Knebel volis fari kompletan tradukon de ĝi, kio nur malrapide progresis. Dum la jaroj en Ilmenau li koncentriĝis pri tiu ĉi laboro. En 1798/99 li krome flegis viglan korespondadon kun Goeto ĉe kiu la senditaj provaĵoj vekis la ideon resumi la proprajn natursciencajn esplorojn en granda filozofia naturepopeo laŭ la modelo de Lukrecio. Kiam la traduko de Knebel finfine presitis en 1821 Goeto intencis skribi la antaŭparolon (de kiu restis fragmentoj). En la gazeto Kunst und Altertum Goeto publikigis la anoncon por ĝi kaj laŭdis la tradukinton. Knebel rezignis pri kompleta komentadon de la verko sed verkis detalegan enhavtabelon. Por la dua eldono (1831) li krome verkis eseon pri la vivo kaj la ideoj de Lukrecio.

La ordonon de Herder Ne estu nur trankvila sacerdoto de la granda naturo sed ties orgenisto kaj kantoro por aliaj homoj! Knebel plenumis, el la nuntempa vidpunkto, nur per tiu ĉi traduko de De rerum natura.

Literaturo redakti

  • Hellmuth Freiherrn von Maltzahn: Karl Ludwig von Knebel. Goethes Freund. Jena 1929.
  • Walter Hettche: Mit dem zärtlichsten Gefühle. Karl Ludwig von Knebel im Briefwechsel mit Johann Wilhelm Ludwig Gleim, in: Schriften der Darmstädter Goethe-Gesellschaft, Heft 1, S. 7-37, Bernstein-Verlag, Bonn 2011, ISBN 978-3-939431-59-6.
  • Arne Eppers: Knebel. Eine Erzählung. Hannover: Wehrhahn 2014. ISBN 978-3-86525-364-4

Eksteraj ligiloj redakti