Heinrich Christian Boie

germana verkisto kaj eldonisto.

Heinrich Christian Boie (prononco [HAJNrih KRIStjan BOje], naskiĝis la 19-an de julio 1744 en Meldorf - mortis la 25-an de februaro 1806 samloke) estis germana verkisto kaj eldonisto.

Heinrich Christian Boie
Heinrich Christian Boie.jpg
Persona informo
Heinrich Christian Boie
Naskiĝo 19-an de julio 1744 (1744-07-19)
en Meldorf
Morto 3-an de marto 1806 (1806-03-03) (61-jara)
en Meldorf
Lingvoj germana [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Alma mater Universitato de GöttingenFriedrich-Schiller-Universitato Jena [#]
Familio
Infanoj Friedrich Boie • Heinrich Boie [#]
Profesio
Okupo poeto • ĵurnalistoverkisto • literaturkritikisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Li naskiĝis ĉe Meldorf en Holstinio (tiutempe parto de la dana monarkio). Studinte juron ĉe Jena, li iris plustudi al Göttingen en 1769, kie li fariĝis unu el la ĉefaj spiritoj en la urba "poeta ligo" ("Dichterbund") aŭ "arbareta ligo" ("Hainbund"). La poezia talento de Boie estis mezbona, sed lia funda scio pri literaturo, lia gusto kaj juĝo faris lin inspiro por aliaj.

Kun samideano li fondis en 1770 poezian almanakon nomata Musenalmanach, kiun li direktis kaj redaktis ĝis 1775, kiam, kune kun CW von Dohm (1751-1820), li eligis la periodaĵon Das Deutsches Museum, kiu fariĝis unu el la plej bonaj germanlingvaj literaturaj periodaĵoj tiutempaj. En 1776 Boie fariĝis sekretario de la ĉefkomandanto de la duklando Brunsvigo-Luneburgo en Hanovro, kaj en 1781 estis nomumita administranto (vokto) de la provinco suda Dithmarschen en Holstinio. Li mortis en Meldorf.

Vidu ankaŭRedakti