Johann Wilhelm Ludwig Gleim

La germana poeto Johann Wilhelm Ludwig GLEIM [johan vilhelm ludvig glajm] naskiĝis la 2-an de aprilo 1719 en Ermsleben. Li mortis la 18-an de februaro 1803 en Halberstadt.

Johann Wilhelm Ludwig Gleim
Persona informo
Johann Wilhelm Ludwig Gleim
Naskiĝo 2-an de aprilo 1719 (1719-04-02)
en Ermsleben
Morto 18-an de februaro 1803 (1803-02-18) (83-jaraĝa)
en Halberstadt
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Alma mater Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle vd
Subskribo Johann Wilhelm Ludwig Gleim
Familio
Gefratoj Mathias Leberecht Caspar Gleim vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto • poeto-juristo vd
Aktiva en Halberstadt vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li studis juron kaj filozofion en Halle (Saale), poste laboris kiel instruisto kaj kiel sekretario por diversaj nobeluloj. Ekde la jaro 1747 li plene dediĉis sin al la verkado. La verkaro de Gleim ĉefe konsistas el anakreoneska liriko, gloranta ekz. la vinon, la amon, la amikecon, la naturon kaj la poezion mem.

Famaj verkoj redakti

  • Versuch in scherzhaften Liedern (3 partoj, 1744-1749)
  • Romanzen (1756)
  • Fabeln (fabloj, 2 vol., 1756-1757)
  • Preußische Kriegslieder … von einem Grenadier (1758)
  • Lieder nach dem Anakreon (1766)
  • Gedichte nach den Minnesingern (1773)