Vajmaro
![]() |
La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Weimar |
La urbo Vajmaro, germane Weimar [vajma], estas eksterdistrikta urbo en la federacia lando Turingio de Germanio. La urbo situas apud la rivero Ilm. Arkeologiaj esploroj montris, ke la tereno de la hodiaŭa Vajmaro jam dum la ŝtonepoko estis loĝata de prahomoj. Ekde 1922 apartenas al Vajmaro la vilaĝo Oberweimar.
Vajmaro | |||
---|---|---|---|
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 99423 [+] | ||
Retpaĝaro | www.weimar.de [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 65 090 (2019) [+] | ||
Loĝdenso | 770 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 50° 59′ N, 11° 19′ O (mapo)50.98333333333311.316666666667Koordinatoj: 50° 59′ N, 11° 19′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 208 m [+] | ||
Areo | 84,48 km² (8 448 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
HistorioRedakti
En la jaro 899 la loko unuafoje estis dokumente menciita kiel Wimares, kio kunmetiĝis el la vortoj vih (= sankta, konsekrita) kaj mar (= lago, marĉo).
Dum la 18-a jarcento Vajmaro fariĝis fama kultura centro. Poetoj kiel ekzemple Johann Wolfgang von Goethe, Friedrich Schiller kaj Johann Gottfried Herder, sed ankaŭ muzikistoj, pentristoj kaj arkitektoj agadis en la urbo. Temas pri la epoko de Vajmara klasikismo.
En la jaro 1919 formiĝis en la urbo la Vajmara Respubliko, kiu restis ĝis 1933. En la jaro 1937 la naziaj regantoj apud la urbo konstruis la koncentrejon Buchenwald, en kiu ĉirkaŭ 56.000 homoj mortis.
Nuntempe Vajmaro denove estas grava scienca, turisma kaj kultura centro: kun universitato, teatro, pluraj muzeoj, bibliotekoj kaj aliaj vidindaĵoj. Pri multaj kulturaĵoj zorgis la fondaĵo Klassik Stiftung Weimar. Ĉiujare aljuĝitis en la urbo la Literaturpremio de la Konrad-Adenauer-fondaĵo. Por muzike talentite troviĝas en la urbo la renomita Liszt-muzikaltlernejo vajmara.
VidindaĵojRedakti
- Bauhaus-muzeo
- Bauhaus-Universitato Vajmaro
- Biblioteko Dukino Anna Amalia
- Memorigloko Buchenwald
- Domo Hohe Pappeln
- Flava Kastelo
- Germana Ŝtata Teatrejo kaj Ŝtata Orkestro je Vajmaro
- Ĝardendomo de Goethe en la Ilm-parko
- Goeto-muzeo en Weimar
- Gauforum Weimar
- Grandduka saksia artmetilernejo Vajmaro
- Haus am Horn
- Ilm-parko
- Kastelo Belvedere
- Kastelo Tiefurt
- Kirko Sankta Jakobo kun tombejo
- Kirko Sankta Maŭrico (Niedergrunstedt)
- Herder-kirko
- Kirms-Krackow-domo
- Kolekto por grafikaĵoj
- Liszt-domo
- Memorigloko Albert Schweitzer
- Muzeo pri abeloj
- Muzeo prahistoria
- Nietzsche-arkivo
- Nova Muzeo
- Parkkaverno
- Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo (Oberweimar)
- Presejo historia kun muzeo
- Maŭzoleo Fürstengruft
- Romia Domo
- Ruĝa Kastelo
- Schiller-domo
- Sovetia honora tombejo ĉe Kastelo Belvedere
- Urba muzeo
- Vajmarhalo
- Urba kastelo/Stadtschloß
- Wittumspalais
ServojRedakti
FamulojRedakti
Vidu: