Karl Eduard Theodor SCHERFF (naskiĝinta en 1857 je Eisenberg, mortinta samloke la 20-an de marto 1930) estis germana kina pioniro, spektakloprezentisto kaj entreprenisto.

domo ĉe Marktstraße 20 en Vajmaro, kie troviĝis la unua nemovebla kinejo de Scherff

Vivo redakti

Konatiĝis li en Bremeno en 1896 kun la franca migra kinejo de Lumière & Stollwerck[1] kio entuziasmon pri movitaj bildoj ekardigis. Post komencaj nesukcesoj li havis trarompon en 1899 prezentante novaĵojn el la Bura milito.[2] Li mem malfermis kinejon en granda tendo kun 250 sidlokoj, kiu gastis ankaŭ en Erfurto. Kun sume tri migraj filmotreatroj li vojaĝis tra Turingio kaj Saksujo. En 1898 li varbis la unuan fojon ĉe la Aŭtuna lepsika foiro.[3] Scherff tiumaniere aktivis ĝis 1909.

En Vajmaro li fondis en 1905 sian unuan nemigran kinejon Pariser-Cinema-Theater. Post brulo oni fondis novan en decembro 1906 je Marktstraße 20, nome Scherffs Lichtspielhaus.[4] Spaca malabundo igis lin pligrandigi la sidlokkapaciton per luo de najbara ĉambro. Laŭ planoj de Rudolf Zapfe estiĝis en 1913 nova institucio kun sep centoj da sidlokoj, tiutempe eksternorme granda kinoteatro.[5] La surloka redaktisto Paul Carl Doernfeldt verkis en 1926 okaze de la 20-a datreveno firmafonda laŭdskribaĵon pri Scherff.

En Lepsiko li fondis en 1910 Linden-Lichtspiele (Georg-Schwarz-Straße 11); la nomo estis ĝis 1918 Scherffs Bioskop, poste Lindenauer Lichtspiele. Ja li havis kinejan ĉenon en Lepsiko. [6] Fakte li iĝis prapatro de ĉiuj lepsikaj kinejoj. Lepsike li ankaŭ fondis la unuan germanan filmlu-stacion. En Berlino aĉetis li de ĉe Berliner Filmproduktionsstätten diversajn filmojn. Lia filo Friedrich Scherff kontinuigis la filmlu-firmaon Olympia-Filmverleih.

En 1918 li devis retiriĝi pro sanecaj kialoj kaj ŝanĝis la entreprenon je akcian kompanion. La kompanianoj estis apud Scherff mem la komercisto Edmund Tränkner, la bankdirektoro Albert Volldorn, la fabrikposedanto Otto Rothe kaj la instruisto Emili Polz el Vajmaro.[7] En marto 1945 la vajmara kinejo bombade detruiĝis. En 1949 ĝi estis rekonstruita kaj funkciis ĝis 1964 sub la nomo Stern-Lichtspiele.[8]

Pri la elstara kinisto Scherff oni estis memorigata en la Filma kaj kina muzeo de Biberach (Riß).

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. kina historio)
  2. Max Königshofen: "Kolonialfilm in Weimar"
  3. Laŭ aliaj fontoj dum la paska foiro de 1899. - Gabriele Klunkert:Schaustellungen und Volksbelustigungen auf Messen des 19. Jahrhunderts. Eine wirtschafts- und sozialgeschichtliche Untersuchung, Göttingen 2010 (=disertacio, Chemnitz 2009), p. 362
  4. Marcus Behnsen-Herbach: "Scherff brachte das Kino nach Weimar." Ĉe: TA-Apolda, 15.3.2017
  5. Gastwirte, Genossen und Geschäftsleute: Interessante Begebenheiten aus dem Leben von Erfurter Bürgern und Arbeitern Aus kaum bekannten Quellen recherchiert und erzählt von Christoph Wirth, Erfurt 2012, p. 67.
  6. aliaj lokoj kun filmteatroj
  7. [1]
  8. Günter Schulstadt (pranepo de Scherff): "Erinnerungen an einen Filmpionier"

n