20-a de marto
dato
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
marto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
marto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | |||||
3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 |
31 | ||||||
aranĝo de 2025 tagoj |
La 20-a de marto estas la 79-a tago de la jaro (la 80-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 286 tagoj restas.
Je la 20-a de marto okazis, interalie:
Eventoj
redakti- 235: Maximinus Thrax iĝis imperiestro de Romio (la unua "barbaro")
- 1241: Unua mongola invado al Pollando: duko Mjeŝko la Dika frakasis tataran atakon apud Racibórz
- 1342: Reĝlando Francio: liberigo de gabelo, imposto pri salo, kaŭzis multe da malordo
- 1345: Konjunkcio de Marso, Jupitero kaj Saturno indikita de astrologoj kun baldaŭ aperonta nigra morto en Eŭropo
- 1393: Reĝo de Ĉeĥio Venceslao la 1-a ordonis dronigi en Vultavo Johanon Nepomukan
- 1413: Henriko la 5-a iĝis reĝo de Anglio
- 1440: Grandduko de Litovio Žygimantas Kęstutaitis estis murdita en Trakai
- 1525: Germana Kamparana Milito: reprezentantoj de tri kamparanoj el Supra Ŝvabio akceptis Dekdu artikolojn en libera imperiestra urbo Memmingen, konsiderataj unuaj homrajtoj en Eŭropo
- 1600: En Svedio oni ekzekutis 5 adeptojn de la pola reĝo Sigismondo la 3-a Vasa - justica murdo farita en Linköping
- 1602: Ĝeneralaj Statoj de la Reĝlando Nederlando fondis Nederlandan Orient-hindan Kompanion, kiu proponis paperojn por parta posedado de la kompanio - unuaj akcioj en la historio de ekonomio
- 1616: Angla navigisto Walter Raleigh estis liberigita de la Turo de Londono, kie li estas malliberigata dum 13 jaroj
- 1731: Tertremo en itala Foggia mortigis ĉ. 2 mil personojn
- 1739: Nader Ŝaho eniris triumfe al Delhio post la batalo de Karnal
- 1760: Incendio en Bostono detruis 349 konstruaĵojn
- 1786: Sveda Akademio fondiĝis - kreita de la reĝo Gustavo la 3-a
- 1792: Unua Respubliko de Francio: Nacia Asembleo gilotinadon igis unusola maniero plenumi mortpunon
- 1815: Cent-Tagoj: Napoléon Bonaparte revenis al Parizo post fuĝo de Elbo - fronte de regula armeo de 140 000 homoj kaj forto de ĉ. 200 000 volontuloj
- 1833: Plena versa eldono de la romano Eŭgeno Onegin de Aleksandr Puŝkin aperis
- 1834: Komandanto de la greka milito de sendependiĝo Teodoros Kolokotronis kaj Dimitrios Plapoutas estis juĝitaj pro akuzoj pri komploto kaj ŝtatperfido
- 1848: Printempo de la Popoloj:
- Reĝo de Bavario Ludoviko la 1-a abdikis favore al sia filo Maksimiliano la 2-a; homamaso liberigis politikajn malliberulojn
- En Poznań fondiĝis Nacia Komitato de Pollando
- 1852: Usona literaturo: romano La Kabano de Onklo Tom de Harriet Beecher Stowe pri la vivo de sklavoj aperis
- 1854: En Usono Respublikana Partio estis fondita en Viskonsino de politikistoj kontraŭstarantaj al ekspansio de sklaveco
- 1859: Pollando: en la Granda Teatro de Varsovio oni unuafoje prezentis opereton
- 1883: Parizo: oni subskribis Internacian konvencion pri protekto de industria propraĵo
- 1890: Leo von Caprivi iĝis regna kanceliero de Germanio - Otto von Bismarck estis maldungita de la germana imperiestro Vilhelmo la 2-a
- 1908: Dispartigoj de Pollando-Litovio: germanaj regopovoj voĉdonis pri deviga elposedigo de poloj laŭ decido de Koloniiga Komisiono
- 1914: Usono: Internacia Ĉampioneco pri arta sketado okazis la unuan fojon en Konektikuto
- Asteroida zono
- 1914: Usona astromomo Joel Hastings Metcalf malkovris asteroidon Pickeringia
- 1915: Kataluna astronomo kaj scienca popularigisto Josep Comas i Solá malkovris asteroidon Hispanio
- 1916: Albert Einstein publikigis Ĝeneralan teorion de relativeco
- Unua mondmilito:
- 1917: Alexandre Ribot la kvaran fojon iĝis ĉefministro de Francio; ukraina historiisto Miĥajlo Hruŝevskij estis elektita gvidanto de la Ukraina Centra Konsilio
- 1919: Katalunio: ĝenerala striko de La Kanada, efektivigita de Nacia Konfederacio de Laboro, finiĝas post kiam la hispana registaro interalie plenumis postulon de la enkonduko de okhora labortago
- 1921: Plebiscito en Supra Silezio okazis - sekve de ĝi eksplodis poste la Tria Silezia Ribelo
- 1923: Polesio: ĉefurbo de pola vojevodio Litova Bresto alinomiĝis al Bresto
- 1933: Heinrich Himmler fondis unuan nazian koncentrejon Dachau
- 1933: Rashid Ali al-Kaylani iĝis ĉefministro de Irako
- 1937: Dua Pola Respubliko: oni komencis konstrui ferfabrikon kaj urbon Stalowa Wola
- 1939: Germanio transdonis ultimaton al Litovio, postulante redonon de Memel-regiono sub minaco de invado
- Dua Mondmilito:
- 1940: Germana okupado de Pollando: germana polico arestis en Varsovio 100 ostaĝojn, venĝe pro pripafo de nekonataj kaŭzintoj du germanajn soldatojn; de laborkoncentrejo en Sobiemirowo (distrikto Drawski) fuĝis 32 poloj; en Grenzdorf, subkoncentrejo de Stutthof, germanoj pafmortigis skoltestron Alf Liczmański, kunkreinton de skoltismo en Libera Urbo Dancigo; franca registaro de Édouard Daladier demisiis
- 1941: En distrikto de Bytom fondiĝis germana punlaborejo; en Londono aperis pollingva revuo "Myśl Polska" (Pola Penso. Dusemajna revuo dediĉita al la vivo kaj kulturo de la nacio), eldonata de Nacia Partio; apud Falmouth sinkis transporta ŝipo "Cieszyn" - la skipon oni savis; Skoltada Estraro ĉe la Ĝenerala Stabo de la Ruĝa Armeo prezentis al Stalin materialojn pri la plano Barbarossa — konkludante ke la printempa milito kontraŭ Sovetunio estas misinformo
- 1942: 31-a bataliono de germana polico pafekzekutis en Zgierz dum publika ekzekuto 100 polojn, en tio 4 virinojn, venĝe pro pafmortigo de 2 gestapanoj, kaj 300 forveturigis al koncentrejoj (la plej granda militkrimo en Varto-Lando); usona generalo Douglas MacArthur forlasis la Komunumon de Filipinoj antaŭ la japana antaŭeniro
- 1943: Germanaj ĝendarmoj pafmortigis en Częstochowa ĉ. 180 judojn kaj en Wełecz 6 membrojn de Kamparanaj Batalionoj; Volinia masakro: armitaj grupoj de ukrainoj murdis en du polaj vilaĝoj de la nuna Ternopila provinco respektive 25 kaj pli ol 20 personojn; taĉmento de "Ryś" en vilaĝo Modryń (distrikto Hrubieszowski) batalis kontraŭ la Ukraina Ribela Armeo kaj ukraina polico murdanta polojn - polaj familioj estis evakuitaj; Mao Zedong iĝis prezidanto de la Komunista Partio de Ĉinio
- 1944: regopovoj de Ĝenerala Gubernio evakuis civilan germanan loĝantaron de Kolomeo, Strijo kaj Stanisławów; oficejo de la Nacisocialisma Germana Laborista Partio en Varsovio eldonis instrukcion pri preparo de germanoj al evakuo
- 1945: Dua Pola Armeo atingis Trzebnica kaj la Ruĝa Armeo eniris Dąbie apud Szczecin kaj Gryfino, aliloke okupis Koźle; SS murdis en koncentrejo eminentan polan profesoron pri mezepokismo Marceli Handelsmann; Orienta Fronto: en Varmio trupoj de la 3-a Belorusa Fronto liberigis Braniewo; pola Partizana Bataliono en meza Bosnio konkeris Stanare; brita armeo liberigis provincon Mandalajo en Birmo
- Stalinismo:
- 1948: Centra Komitato de la Komunisma partio de Litovio kaj la Konsilio de Ministroj de Litova Soveta Socialisma Respubliko aprobis rezolucion "Pri organizo de kolektivaj bienoj en Litova SSR"
- 1950: Sejmo de Pollando aprobis leĝon, kiu likvidis lokan memadministradon en Pollando, anstataŭigante ĝin per sistemo de naciaj konsilioj. Krome, ĝi senigis Katolikan Eklezion de plimulto da bienoj — ŝtatigitaj estis ĉirkaŭ 150 mil hektaroj el 180 mil
- 1952: Usona Senato ratifis pactraktaton kun Japanio
- 1952: En Nederlando komenciĝis interparoladoj inter Israelo kaj FRG pri kompenso pro holokaŭsto
- 1956: Tunizio sendependiĝis (de Francio)
- 1964: Eŭropa Organizaĵo de Kosmaj Esploroj fondiĝis - ĝia sekvanto estas Eŭropa Kosma Agentejo
- 1965: La 10-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Napolo (Italio)
- 1969: John Lennon edziĝis al Yoko Ono
- 1970: Internacia Organizaĵo de la Franclingvio por franclingvaj landoj kaj registaroj kun la sidejo en Parizo fondiĝis
- 1977: Jacques Chirac iĝis urbestro de Parizo
- 1978: Krystyna Chojnowska-Liskiewicz kiel unua virino en la mondo solece per jaĥto ĉirkaŭnavigis la Teron
- 1982: Milita stato en Pollando: prezidanto de Varsovio generalo Mieczysław Dębicki malfondis Asocion de Polaj Ĵurnalistoj
- 1986: Jacques Chirac refoje iĝis ĉefministro de Francio
- 1987: Usona Manĝaĵa kaj Droga Administracio permesis uzi antivirusan medikamenton zidovudino (organika kombinaĵo derivita de timidino) por kuraci infekton de HIV
- 1990: Serio de tornadoj trapasis antaŭurbojn de Welkom en Sud-Afriko; 4 mil domoj detruiĝis
- 1991: Nacia Parko Šumava establiĝis - la plej granda nacia parko de Ĉeĥio
- 1992: Armitaj Fortoj de Respubliko Belorusio estis fonditaj
- 1992: Makedona Olimpika Komitato establiĝis en Skopjo
- 1995: Japana sekto Aum Shinrikyo faris gasan atakon per sarino en la metroo de Tokio mortigante 12 homojn kaj vundante pli ol 6000
- 1997: Robert Koĉarjan iĝis ĉefministro de Armenio
- 1998: Malfermo de la unua aŭtovojo liganta afrikajn bordojn de Atlantika Oceano kaj Hinda Oceano (inter Walvis Bay en Namibio kaj Maputo en Mozambiko)
- 1999: Kun la surteriĝo en Egiptio, svisa aerostatisto Bertrand Piccard faris la unuan ĉirkaŭmondan flugon kun balono, ĉe la tria provo
- 2000: Papo Johano Paŭlo la 2-a komencis vizitadi la Sanktan Landon (de la templo sur Monto Nebo)
- 2003: Iraka Milito: invado de Irako komenciĝis frumatene per la usona bombado de Bagdado
- 2004: 70 jarojn post la morto de ŝia avino, Emma de Waldeck-Pyrmont, mortis la eksreĝino de Nederlando Juliana
- 2006: Brazilo: Muzeo de la portugala lingvo malfermiĝis en San-Paŭlo
- 2008: Serbio: Beogrado revokis siajn ambasadorojn el Budapeŝto, Zagrebo kaj Sofio, post kiam registaroj de la najbaraj landoj agnoskis sendependecon de Kosovo
- 2008: Yves Leterme iĝis ĉefministro de Belgio
- 2009: Afrika Unio suspendis Madagaskaron kiel membron post okazigita puĉo
- 2011: Muzikisto Michel Martelly gajnis prezidentan baloton en Haitio
- 2011: Libia enlanda milito: venko de ribelantoj en la dua batalo de Bengazi
- 2013: Alenka Bratušek iĝis unua ĉefministrino de Slovenio
- 2015: Plena suneklipso videbla super norda parto de Atlantiko, Arkta Oceano kaj la Norvega maro
- 2015: En kvar atencoj de sinmortigantoj kontraŭ moskeoj en la ĉefurbo de Jemeno - Sanao 142 personoj pereis kaj 351 vundiĝis
- 2015: En Usono lasta epizodo de televida serio Glee estis prezentita
- 2016: Barack Obama kiel la unua de 88 jaroj oficanta prezidento de Usono alvenis vizite al Kubo
- 2020: Kronviruso en Pollando: ĉefministro Mateusz Morawiecki anoncis staton de epidemio - el eksterlando pere de flugkompanio LOT revenis jam dekkelkaj miloj de poloj
Naskiĝoj
redakti- -43: Ovidio, romia poeto, aŭtoro de epopea poemo Metamorfozoj (m. 17/18)
- 1439: Johanino de Portugalio, portugala infantino, regantino de la Reĝlando de Kastilio (m. 1475)
- 1497: Ataŭalpo, lasta 13-a reganto de la Inkaa Imperio, ekzekutita (m. 1533)
- 1531: Antono de Portugalio, prioro de Krato, pretendanto al la portugala regno (m. 1595)
- 1639: Ivan Mazepa, gvidanto de ukrainaj kozakoj, nobelo, diplomato (m. 1709)
- 1731: Sámuel Pataki, hungara natursciencisto kaj kuracisto (m. 1804)
- 1735: Torbern Bergman, sveda kemiisto kaj mineralogo, honorigita per torbernito (m. 1784)
- 1763: Christian Karl André, germana ĵurnalisto, komponisto, popolklerigisto kaj kamparano influinta esplorojn de Gregor Mendel (m. 1831)
- 1770: Friedrich Hölderlin, germana poeto de romantikismo, konata de esperanto-tradukoj (m. 1843)
- 1771: Heinrich Clauren, germana verkisto kaj juristo (m. 1854)
- 1794: René-Primevère Lesson, franca kirurgo, naturalisto, ornitologo kaj herpetologo (m. 1849)
- 1799: Honoré de Balzac, franca verkisto, aŭtoro de la ciklo de romanoj La Homa Komedio (m. 1850)
- 1801: Bogumil Goltz, germana verkisto satira-pedagogia (m. 1870)
- 1804: Wilhelm Bendz, dana pentristo, reprezentanto de la ora epoko (m. 1832)
- 1811: Napoleono la 2-a, filo de Napoleono Bonaparte (m. 1832)
- 1823: Julius Hartwig, germana pejzaĝarĥitekto (m. 1913)
- 1828: Henrik Ibsen, norvega dramisto, aŭtoro de la versa teatraĵo Peer Gynt, esperantigata de Odd Tangerud kaj aliaj (m. 1906)
- 1831: Theodor Aman, rumana pentristo kaj grafikisto (m. 1891)
- 1872: Władysław Kotwicz, pola lingvisto kaj orientalisto specialiĝanta pri mongola lingvaro kaj kalmukoj, unua prezidanto de Pola Orientalistika Societo (m. 1944)
- 1872: Béla Bicsérdy, hungara pioniro de vegetarismo, populariganto de fasto kaj alternativa medicino, murdita (m. 1951)
- 1874: Börries von Münchhausen, germana verkisto kaj juristo kontraŭjudisma (m. 1945)
- 1877: Karl Vanselow, germana entreprenisto, kunfondinto de Esperanto-Ligo Berlin, germanlingva kaj esperantlingva poeto publikiganta en "Heroldo de Esperanto" (m. 1959)
- 1890: Erzsébet Róna, hungara-usona fizikistino, kemiistino kaj geofizikisto (m. 1981)
- 1891: Gyula Tóth, rumania hungara pentristo, kunfondinto de pentristlernejo (m. 1971)
- 1893: Benedek Baja, hungara pentristo, grafikisto (m. nekonata)
- 1893: István Nyireő, hungara bibliotekisto, direktoro de universitata biblioteko en Debreceno (m. 1977)
- 1895: August Emil Fieldorf, pola brigada generalo, organizanto kaj komandanto de flankatakoj de la Pola Enlanda Armeo (m. 1953)
- 1904: Burrhus Frederic Skinner, usona psikologo, kreinto de fundamentoj por konduta psikologio (m. 1990)
- 1906: Mihály Gündisch, rumania hungara kuracisto kaj lekciisto (m. 1984)
- 1915: József Cserhát, hungara poeto kaj redaktoro (m. 1969)
- 1917: Jigael Jadin, israela arkeologo, politikisto kaj militisto, doktoriĝinta pri la manuskriptoj de la Morta Maro (m. 1984)
- 1920: Éric Rohmer, franca filma kaj teatra reĝisoro, verkisto, kritikisto (m. 2010)
- 1921: Alfréd Rényi, hungara matematikisto, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio, kontribuinta al probablokalkulo kaj konjekto de Goldbach (m. 1970)
- 1923: Ralph Giordano, germana verkisto kaj reĝisoro (m. 2014)
- 1925: David Warren, aŭstralia inĝeniero, inventinto de nigra skatolo (m. 2010)
- 1928: Fred Rogers, usona komponisto, aktoro, vegetarano (m. 2003)
- 1929: Ilse Tielsch, aŭstra verkistino (m. 2023)
- 1930: Ada Csiszár, hungara ĵurnalistino kaj esperantistino, prizorganto de la spirita postlasaĵo de Kolomano Kalocsay, kunaŭtorino de DOMFABRIKO: 6000 frazeologiaj esprimoj hungaraj-Esperantaj, kunlaborantino de "Hungara Esperantisto", "Hungara Vivo", "Hungara Fervojista Mondo", "Budapeŝta Informilo", "Világ és Nyelv", "Eventoj", "Debrecena Bulteno", "Literatura Foiro", "Fonto" (m. 2007)
- 1933: Otar Ĉiladze, kartvela poeto kaj verkisto (m. 2009)
- 1939: Gyula Áts, hungara aktoro (m. 2018)
- 1939: Attila Kercsó, hungara kuracisto, poeto, verkisto (m. 2008)
- 1939: Brian Mulroney, ĉefministro de Kanado
- 1945: Ildikó Bartis, rumania hungara aktorino
- 1948: Pamela Sargent, usona scienc-fikcia verkistino
- 1950: William Hurt, usona aktoro (m. 2022)
- 1954: Christoph Ransmayr, aŭstra verkisto
- 1956: Catherine Ashton, angla politikistino, alta reprezentanto pri eksterlandaj aferoj kaj sekureca politiko de EU
- 1958: Holly Hunter, usona aktorino kaj kinproduktoro
- 1970: sj Miller, usona universitata profesoro, publika parolanto, socijusteca aktivisto, kaj vicdirektoro ĉe la Universitato de Novjorko, transgenrulo
- 1974: Barna Gaál, hungara kameraisto, filo de András Gaál
- 1974: Andrzej Pilipiuk, pola sciencfikcia verkisto, publicisto kaj historiisto, laŭreato de Premio Zajdel
- 1984: Melinda Varga, hungara poetino, ĵurnalistino
- 1989: Xavier Dolan, kanada aktoro, reĝisoro kaj scenaristo
Mortoj
redakti- 687: Sankta Cuthbert, anglosaksa episkopo de Northumbria, sanktulo
- 842: Alfonso la 2-a, reĝo de Asturio dum kies regado oni malkovris supozatan tombon de la apostolo Jakobo la pli aĝa (n. 760)
- 1191: Klemento la 3-a, papo, kiu nomumis 24 kardinalojn, el kiuj 17 estis de Romo
- 1351: Muhammad bin Tughluk, sultano de Delhio, poligloto (n. 1290)
- 1393: Johano Nepomuka, ĉeĥa katolika sanktulo kaj martiro (n. 1350)
- 1413: Henriko la 4-a, reĝo de Anglio el dinastio Plantaĝenetoj (n. 1366)
- 1440: Žygimantas Kęstutatis, grandduko de Litovio, murdita (n. ĉirkaŭ 1365)
- 1516: Battista Spagnoli, itala poeto, karmelano, beatigita (n. 1447)
- 1549: Thomas Seymour, angla nobelo, politikisto kaj admiralo, ekzekutita pro ŝtatperfido (n. 1507)
- 1568: Albreĥto, la lasta alta majstro de Ordeno de germanaj kavaliroj antaŭ sekularigo (n. 1490)
- 1571: Giovanni Animuccia, itala komponisto de religia muziko (naskiĝis ĉirkaŭ 1520)
- 1619: Matiaso la 1-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio, reĝo de Hungario kaj Ĉeĥio (n. 1557)
- 1680: Johann Heinrich Schmelzer, aŭstra komponisto (naskiĝis ĉirkaŭ 1623)
- 1702: Miklós Tótfalusi Kis, hungara presisto, tipografo uzinta unuafoje kartvelan alfabeton (n. 1650)
- 1727: Isaac Newton, angla fizikisto, matematikisto, astronomo, filozofo, historiisto, esploranto de Biblio kaj alkemiisto (n. 1642)
- 1730: Adrienne Lecouvreur, franca aktorino, konata de deklamado (n. 1692)
- 1746: Nicolas de Largillierre, franca pentristo de rokoko (n. 1656)
- 1764: Erik Pontoppidan, dana luterana teologo kaj ornitologo (n. 1698)
- 1812: Jan Ladislav Dusík, ĉeĥa komponisto kaj pianisto (n. 1760)
- 1816: Maria la 1-a, reĝino de Portugalio, filino de Jozefo la 1-a (n. 1734)
- 1818: Johann Nikolaus Forkel, germana komponisto kaj orgenisto, kunfondinto de muzikscienco (n. 1749)
- 1821: Placidus Muth, germana teologo kaj rektoro de la Universitato de Erfurto kaj lasta abato de la benediktana Preĝejo Sankta Petro (n. 1753)
- 1835: Louis Léopold Robert, svisa gravuristo kaj pentristo (n. 1794)
- 1874: Ferenc Gyergyai, hungara juristo, politikisto (n. 1799)
- 1879: Johann Huber, germana teologo, filozofo kaj publicisto (n. 1830)
- 1889: Albrecht Ritschl, germana teologo, akademiano (n. 1822)
- 1890: Aleksandr Moĵajskij, rusa pioniro de aviado (n. 1825)
- 1890: Franz Ludwig Zahn, germana teologo, pedagogo, lernejestro kaj eldonisto (n. 1798)
- 1894: Lajos Kossuth, hungara politikisto, ŝtatulo, nacia heroo (n. 1802)
- 1897: Admiralo Tamandaré, brazila admiralo (n. 1807)
- 1898: Ivan Ŝiŝkin, rusa pentristo de pejzaĝoj, kunfondinto de asocio Peredviĵniki (n. 1832)
- 1924: Fernand Cormon, franca pentristo kaj pedagogo (n. 1845)
- 1925: George Curzon, brita politikisto, oficisto de Brita imperio, proponinto de pola-soveta landlimo (n. 1859)
- 1929: Ferdinand Foch, marŝalo de Francio kaj de Pollando, dum la unua mondmilito ĉefkomandanto de ententaj armeoj (n. 1851)
- 1931: Hermann Müller, germana politikisto de Socialdemokratia Partio de Germanio, subskribinto de la Traktato de Versajlo (m. 1876)
- 1934: Emma de Waldeck-Pyrmont, reĝino de Nederlando (n. 1858)
- 1942: Hans Marr, germana skisaltisto (n. 1914)
- 1955: Mihály Károlyi, hungara politikisto, diplomato, ĉefministro kaj prezidento de Hungario (n. 1875)
- 1956: Wilhelm Miklas, prezidento de Aŭstrio kaj prezidanto de Nacia Konsilio (n. 1872)
- 1958: Afonso d'Escragnolle Taunay, brazila romanisto, biografo, eseisto, historiisto, leksikografo kaj profesoro, membro de Brazila Beletristika Akademio (m. 1958)
- 1959: János Orbán: rumania hungara pastro, lokhistoriisto (n. 1879)
- 1964: Brendan Behan, irlanda poeto (n. 1923)
- 1971: Wanda Dynowska, pola verkistino, teozofino, vegetarano, tradukistino, popularigantino de la spirita barata kaj tibeta kulturoj, poliglotino, proksima kunlaborantino de Ramana Maharŝi, Gandhi kaj Tenzin Gyatso, fondintino de la eldonserio Pola-Barata Biblioteko (n. 1888)
- 1976: Uladzimir Duboŭka, belorusa verkisto, poeto, tradukisto kaj kritikisto (n. 1900)
- 1982: Zoltán Jékely, hungara poeto kaj tradukisto, laŭreato de Kossuth-premio (n. 1913)
- 1986: László Félegyházi, hungara pentristo kaj grafikisto (n. 1907)
- 1988: Gil Evans, kanada ĵazmuzikisto, aranĝisto kaj pianisto, kunlaboranto de Miles Davis (n. 1912)
- 1990: Lev Jaŝin, soveta golulo, laŭreato de la Ora Pilko (n. 1929)
- 1993: Polykarp Kusch, germana-usona Nobelpremiita fizikisto kontribuinta al kvantuma elektrodinamiko (n. 1911)
- 1998: Catherine Sauvage, franca kantistino specialiĝinta pri kanzonoj de poetoj (n. 1929)
- 2004: Juliana, reĝino de Nederlando (n. 1909)
- 2006: József Újvári, rumana-hungara geografo, ano korespondanta de Hungara Hidrologia Asocio, vicprezidanto de Internacia Geografia Ligo (n. 1928)
- 2013: Zillur Rahman, prezidento de Bangladeŝo, kontribuinta igi bengalan lingvon oficiala lingvo (n. 1929)
- 2014: Andrzej Grzegorczyk, pola matematikisto, logikisto, filozofo, adepto de ekumenismo kaj senperforto (n. 1922)
- 2014: Judit Cseh, romania hungara distra kantistino kaj kanzonistino (n. 1940)
- 2015: Malcolm Fraser, gvidanto de Liberala Partio de Aŭstralio kaj ĉefministro de Aŭstralio (n. 1930)
- 2020: Ali Habib Mahmud, siria militisto, ministro pri defendo, reprezentanto de politika partio Baazo (n. 1939)
Specialaj tagoj kaj festoj
redakti- Romkatolika Eklezio: Sankta Cuthbert, anglosaksa episkopo
- Nacia tago en Tunizio, tago de la sendependiĝo (1956)
- Internacia Tago de Astrologio
- Internacia Tago de Feliĉo - festo fiksita de Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj junie 2012
- Monda Tago de Pasero
- Tago de la franca lingvo en Unuiĝintaj Nacioj kadre de la Lingvaj tagoj en UN
La 20-a de marto estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Lundo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Mardo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Merkredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Vendredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Sabato en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094.