La Homa Komedio
La Homa Komedio (franclingve La Comédie Humaine) estas la titolo de la plurvoluma, vasta romanaro verkita de Honoré de Balzac (1799-1850) dum la periodoj de la Dua Burbona Resurtronigo kaj de la Julia monarkio (1815-1848).
La Comédie humaine | |||||
---|---|---|---|---|---|
literatura ciklo | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Honoré de Balzac | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | franca lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 1830 | ||||
| |||||
| |||||
La Homa Komedio konsistas el 95 kompletaj verkoj (rakontoj, romanoj aŭ analizaj eseoj) kaj el 48 nefinitaj verkoj (por kelkaj el ili ekzistas nur titolo). Ĝi inkludas nek la kvin teatraĵojn fare de Balzac, nek lian kolekton da humuraj fabeloj, la Contes drolatiques (1832-1837). La esprimo La Homa Komedio estas aludo al La Divina Commedia de Dante Alighieri.
La intrigoj de la verkoj situas en tre variaj, plejofte realiste priskribitaj lokoj. Multaj personoj reaperas en pluraj romanoj, kaj tiel formas vastan kunligitan familion da protagonistoj.