Honoré de Balzac

franca verkisto
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Honoré de Balzac (Tramtransporto en Parizo).

Honoré de BALZAC, en esperanto Honoreo Balzako (naskiĝis la 20-an de marto 1799, mortis la 18-an de aŭgusto 1850). Li estis franca verkisto, ofte taksata la plej granda majstro de la franca realisma literaturo.

Honoré de Balzac
Persona informo
Honoré de Balzac
Naskiĝo 20-an de majo 1799 (1799-05-20)
en Tours,  Unua Respubliko de Francio
Morto 18-an de aŭgusto 1850 (1850-08-18) (51-jaraĝa)
en Parizo,  Dua Respubliko de Francio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per gangreno vd
Loko de sepulto Tombejo Père-Lachaise vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de Parizo • Lycée Charlemagne • Pariza Fakultato de Juro vd
Subskribo Honoré de Balzac
Familio
Patro Bernard-François Balzac vd
Patrino Anne-Charlotte-Laure Sallambier vd
Gefratoj Laure Surville vd
Edz(in)o Ewelina Hańska vd
Amkunulo Olympe Pélissier • Maria du Fresnay • Caroline Marbouty • Laure de Berny • Claire de Maillé de La Tour-Landry vd
Infanoj Marie-Caroline Du Fresnay vd
Profesio
Alia nomo Horace de Saint-Aubin • Lord R’Hoone • Viellerglé • Saint Aubin vd
Okupo romanisto • literaturkritikisto • verkisto • prozisto • ĵurnalistoartokritikisto • eseisto • dramaturgo vd
Laborkampo Franclingva literaturoĵurnalismoliteratura kritiko vd
Aktiva dum 1829– vd
Verkado
Verkoj Patro Goriot ❦
La Homa Komedio ❦
Iluzioj Perditaj ❦
Eŭgenino Grandet ❦
Splendoj kaj mizeroj de hetajroj ❦
La Ŝagrino de Ĉagreno ❦
La Chouan-oj vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Balzac naskiĝis en Tours, kiel filo de provinca familio. Li studis unue juron, sed subskribis kontrakton kun sia patro, ke tiu lin vivtenos dum certa tempo, dum kiu Balzac devas gloriĝi kiel verkisto. Komence li verkadis aventurajn romanojn, kiujn li poste forĵetis, sopiri eniri la aristokratan socion (li alproprigis al si la nobelan prepozicion DE), longe li korespondis kun la pola nobelino Evelina Hanska-Rzewuska, al kiu li edziĝis kelkajn monatojn antaŭ la morto. Dum la tuta vivo li estis persekutata de ekzekuciistoj pro multaj ŝuldoj. Por kovri ilin, li tro multe laboris, trinkante kafon kontraŭ dormo, kio verŝajne elĉerpis kaj mortigis lin en Parizo.

Lia verkaro konsistas el grandioza ciklo de romanoj La Homa Komedio, por kiu li planis entute 137 verkojn. En la ciklo li emis studi morojn, provincan vivon, parizan vivon, fari analizajn studojn. Unu el la plej famaj romanoj de la Homa Komedio estas Patro Goriot (Le Père Goriot).

Listo de verkoj redakti

  • Lettres à l' étrangère (Leteroj al eksterlandanino, 1833-47)
  • Gobseck (1830)
  • La Femme de trente ans (Tridekjara Virino, 1831)
  • Le Colonel Chabert (Kolonelo Chabert, 1932)
  • Le Père Goriot (Patro Goriot, 1835)
  • La Messe de l'athée (La Meso de ateisto, 1836)
  • Le Curé de Tours (Pastro de Tours, 1832)
  • Eugénie Grandet (Eŭgenino Grandet, 1833)
  • Le Lys dans la vallée (Lilio en la valo, 1835)
  • Illusions perdues (Perditaj iluzioj, 1837-1843)
  • Le Cabinet des antiques (Kabineto de antikvaĵoj, 1936-1838)
  • La Rabouilleuse (Kuniklistino, 1841)
  • Histoire de treize (Historio de dektrio, 1833-1834)
  • Histoire de la grandeur et de la décadence de César Birotteau (Historio de grandeco kaj dekadenco de Cezaro Birotteau, 1837)
  • La Maison Nucingen (Bankodomo, 1838)
  • Splendeurs et miséres de courtisanes (Brilo kaj mizero de kurtizanoj, 1838-1847)
  • La Cousine Bette (Kuzino Bette, 1846)
  • Le Cousin Pons (Kuzo Pons, 1847)
  • Les Chouans (Ŝuanoj, Ribeluloj, 1829)
  • Une ténébreuse affaire (Tenebra afero, 1841)
  • Le Député d'Arcis (Deputito el Arcis, 1847)
  • Le Médecin de Campagne (Kampara Kuracisto, 1833)
  • Le Curé de Village (Vilaĝa Pastro, 1839)
  • Les Paysans (Kamparanoj, 1844)
  • La Peau de Chagrin (Ŝagrena Ledpeco, 1831)
  • La Recherche de l'Absolu (Serĉado de la Absoluto, 1834)
  • Louis Lambert (1832)
  • Le Chef-d'oeuvre inconnu (Nekonata ĉefverko, 1830-1832)
  • Le Contes drolatiques (Drolaj rakontoj, 1832-1837)

En Esperanto aperis redakti

Pri Balzac aperis pluraj romanoj, la plej gravaj estas de Stefan Zweig kaj André Maurois.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti