Johann Huber

germana filozofo

Johann Nepomuk HUBER (naskiĝinta la 18-an de aŭgusto 1830 en Munkeno, mortinta samloke la 20-an de marto 1879) estis germana teologo, filozofo kaj publicisto.

Johann Huber
Persona informo
Johann Huber
Naskiĝo 18-an de aŭgusto 1830 (1830-08-18)
en Munkeno
Morto 20-an de marto 1879 (1879-03-20) (48-jaraĝa)
en Munkeno
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Bavario vd
Profesio
Alia nomo Janus vd
Okupo verkisto • universitata instruisto • filozofopublikigisto vd
Laborkampo filozofioteologio • opinia ĵurnalismo vd
Aktiva en Munkeno vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Post studoj de teologio kaj filozofio en Munkeno li habilitiĝis kiel privata docento en 1854 kaj iĝis en 1859 eksterorda, en 1864 orda profesoro pri filozofio.

Kiel filozofia verkisto li furoris per jenaj skribitaĵoj: »Über die Willensfreiheit« (Munkeno 1858), »Die Idee der Unsterblichkeit« (Munkeno 1864), »Die Philosophie der Kirchenväter« (Munkeno 1859), »Studien« (Munkeno 1867) kaj la monografion »Johannes Scotus Erigena« (Munkeno 1861). La antaŭlaste menciita aĵo metitis fare de la Apostola Seĝo je la indekso de malpermesitaj libroj pro ke Huber rifuzis revoki la enhavon. Tiam sekve al katolikaj studentoj eĉ malpermesitis la frekvento de ties prelegoj. Ĉar Huber partoprenis la faron de la fama libro »Der Papst und das Konzil« (de Janus; Munkeno 1869) kiel ankaŭ la dum la Unua Vatikana Koncilio ĉe "Allgemeine Zeitung" aperintaj leteroj »Römische Briefe« li tuj taksitis porbatalanto de la movado de la Prakatolika Eklezio. En ties spirito li verkis la broŝurojn »Das Papsttum und der Staat« (Munkeno 1870) kaj »Die Freiheiten der französischen Kirche« (Munkeno 1871). Ankaŭ verko lia »Der Jesuitenorden nach seiner Verfassung und Doktrin, Wissenschaft und Geschichte« (Munkeno 1873) fifamigitis fare de romaj aŭtoritatoj.

Nek ĉe la tiama natursciencvenerada ondo Huber malpartoprenis, per la verkado de diversaj verkoj. »Die Lehre Darwins kritisch betrachtet« (Munkeno 1871), »Der alte und der neue Glaube kritisch gewürdigt« (Nördlingen 1873), »Die religiöse Frage«, »Zur Kritik moderner Schöpfungslehren« (ambaŭ en Munkeno 1875) ekzemplu.

Krome li publikigis »Der Proletarier, zur Orientierung in der sozialen Frage« (Munkeno 1865); »Kleine Schriften« (Leipzig 1871); »Die Forschung nach der Materie« (Munkeno 1877); »Das Gedächtnis« (Munkeno 1878).

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 9. Leipzig 1907, p. 589 (tie ĉi interrete)