Władysław Kotwicz

Władysław Kotwicz (naskiĝis la 20-an de marto 1872 en Ossowo apud Lida, mortis la 3-an de oktobro 1944 en Czarny Bór apud Vilno) – pola lingvisto kaj orientalisto, specialiĝanta ĉefe pri mongola lingvaro surfone de altaja lingvaro.

Władysław Kotwicz
Persona informo
Naskiĝo 20-an de marto 1872 (1872-03-20)
en Vosava
Morto 3-an de oktobro 1944 (1944-10-03) (72-jaraĝa)
en Juodšiliai
Loĝloko Sankt-Peterburgo
Ŝtataneco Rusia ImperioDua Pola Respubliko
Alma mater Faculty of Oriental Studies of the St. Petersburg University
Okupo
Okupo sciencistolingvisto
vdr

Vivo kaj laboro redakti

En 1891 Władysław Kotwicz komencis studi orientalistikon en Sankt-Peterburgo, specialiĝante pri mongolaj lingvoj, manĉura lingvo kaj la ĉina. Post kvarjara studado li eklaboris kiel oficisto en la Kancelario de Ministro pri Financoj (1895). Science li eklaboris en universitato nur en 1900, sed ĝis 1917 samtempe kun la oficista kariero, kiu donis al li i.a. eblon ligi kontaktojn kun pluraj personoj gravaj por scienca, ekonomia kaj politika vivo de Mongolio.

Enposteniĝo ĉe universitato en 1900 eblis pro samjara habilitiĝo kaj pozicio de privata docento. Li tuj iĝis ĉefo de mongola filologio. Por iĝi etata docento (stabila posteno) li atendis ĝis 1917. En 1923 li profesoriĝis.

Kotwicz partoprenis kelke da ekspedicioj al la kalmukoj (1894, 1896, 1910, 1917), sed la plej konata lia scienca vojaĝo estis la ekspedicio al norda Mongolio (1912), kie li esploris tjurkajn runoskribojn, kaj ankaŭ monaĥejon en Erdeni Dzu (16-a jc), situanta ĉ. 400 km okcidente de Urga (hodiaŭ Ulaanbaataro).

Samtempe li strebis krei post la Oktobra Revolucio t.n. Petrogradan Instituton de Vivantaj Orientaj Lingvoj - organizaj laboroj daŭris ĝis aŭtuno 1920, kiam li estis nomumita ankaŭ gvidanto de la instituto. Tiun funkcion li plenumis ĝis printempo 1922.

Ĝuste en 1922 Kotwicz ricevis samptempe du invitojn al Pollando: de Jagelona Universitato en Krakovo kaj de Universitato de Johano Kazimiro en Lvovo. Ambaŭ altlernejoj decidis sendepende inter si inviti lin al Pollando. Kotwicz elektis Lvovon, verŝajne pro tio, ke la rektoraj regopovoj de tiu ĉi urbo intencis fondi grandan Orientalistikan Instituton, pro kio la propono ŝajnis al li pli perspektiva.

Post plenumo de ĉiuj formalaĵoj Kotwicz alvenis al Lvovo en 1924 senprokraste entreprenante la laboron kiel gvidanto de kreita por li Filologia Katedro de Malproksima Oriento.

Samptempe kreiĝis Polskie Towarzystwo Orientalistyczne (Pola Orientalistika Societo), kies prezidanto elektiĝis ĝuste Kotwicz, kiu plenumis tiun ĉi funkcion ĝismorte. En 1927 li ankaŭ iĝis ĉefredaktoro de Rocznik Orientalistyczny (Orientalistika Jarlibro). En 1932 li establis serion Collectanea Orientalia, kiun li mem financis (ĝis 1939 aperis 16 kajeroj; post la dua mondmilito mankis daŭrigo).

Estas malmulte sciate, ke Kotwicz en 1940 en Vilno eldonis Gramatyka języka litewskiego w zarysie (Gramatiko de la litova lingvo skize), kun 137 paĝoj.

La plej gravaj laboraĵoj (el inter ĉ. 150) redakti

  • 1915 Opyt grammatiki kalmyckago razgovornago jazyka, Petrograd (2-a eldono: Řevnice apud Prago [[[Ĉeĥoslovakio]] 1929)
  • 1936 Les pronoms dans les langues altaïques, Kraków
  • 1939 La langue mongole, parlée par les Ouigours Jaunes près de Kan-tcheou, Wilno.