Orientalistiko
Orientalistiko[1] estas scienca disĉiplino, kiu okupiĝas pri studado de la kulturo de Mezoriento kaj Proksimoriento.
Oni ne konfuzu ĝin kun la ideologio orientismo. Foje oni trovas la vorton orientalismo, povantan signifi iun ajn el ambaŭ nocioj.
Historio
redaktiLa orientalistiko kiel akademia disĉiplo fondiĝis en Parizo en 1795 per estigo de École speciale des langues orientales. Tie studis Silvestre de Sacy (1758-1838), kiu forte influis la evoluon de la orientalistiko. Ĝi aperis en 1845 en Germanlingvio kun fondo de Deutsche Morgenländische Gesellschaft, kiu dediĉis studadon al la sudokcidentaziaj kulturo kaj lingvoj.
Subfakoj
redaktiOfte orientalistoj jam dum la studado specialiĝas je specifa nuna aŭ historia lingvo/lingvaro respektive etno/etnaro, ĉar la unuopaj lingvoj kaj kulturoj tre malsamas kaj bezonas grandan kvanton de scienca profundiĝo.
Ekzemplaj subfakoj estas :
- Arabologio respektive araba filologio
- Asiriologio
- Ĉinologio
- Egiptologio
- Hebrea (lingva dimensio) respektive juda (kultura kaj religia) filologio
- Iranologio
- Hindologio
- Islamologio respektive islama filologio
- Japanologio respektive japana filologio
- Koreologio respektive korea filologio
- studoj pri la historia Otomana Imperio (Osmanologio)
- studoj pri Sud-Orienta Azio
- Tibetologio
- Tjurkologio
Gravaj orientalistoj
redakti(alfabete)
- Nikita Biĉurin
- Richard Francis Burton
- Jean-François Champollion
- Henri Corbin
- Andrzej Gawroński
- René Grousset
- Lafcadio Hearn
- Thomas Edward Lawrence
- Max Müller
- Otto Blau (1828-1879)
- Sir Richard Francis Burton (1821-1890)
- Joseph von Hammer-Purgstall (1774-1856)
- Louis Massignon (1883-1962)
- Ernst Heinrich Meier (1813-1866)
- Friedrich Rückert (1788-1866)
- Edward Said (1935-2003),
- Annemarie Schimmel (1922-2003)
-
ĉina pagodo en parko de Munkeno
-
"la turka bano", pentraĵo de Jean Auguste Dominique Ingres el 1862
Bibliografio
redakti- Serio Oriento-Okcidento
- Okakura Kakuzo, La libro de teo, tradukis el angla T. Nakamura, eld KOSMO, Osaka, 1965.