Max Müller

germana lingvisto kaj orientalisto

Friedrich Max MÜLLER (naskiĝis la 6-an de decembro 1823 en Dessau, Germanio, mortis la 28-an de oktobro 1900 en Oksfordo, Anglio), ĉefe kontata kiel Max MÜLLER, estis lingvisto kaj orientalisto kiu aparte fakis pri sanskrito kaj kompara lingvoscienco. Li estis ĉefe konata pro lia studo de meza kaj orienta Azio, kaj verkis 20-libran aron pri la temo. Max Müller estis universitata profesoro en la Universitato de Oksfordo.

Max Müller
Friedrich Max Müller by Bassano 1883.jpg
Persona informo
Naskonomo Friedrich Max Müller
Naskiĝo 6-an de decembro 1823 (1823-12-06)
en Dessau
Morto 28-an de oktobro 1900 (1900-10-28) (76-jara)
en Oksfordo
Lingvoj germana lingvoangla lingvo
Ŝtataneco Germana FederacioUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater Universitato de Lepsiko • Alte Nikolaischule (Leipzig)
Subskribo Max Müller
Familio
Edz(in)o Georgina Adelaide Grenfell
Infano Mary Emily Müller
Okupo
Okupo lingvistobibliotekisto • historiisto de religioj • historiistotradukisto • universitata profesoro • mitologo
Information icon.svg
vdr

En la fruaj jaroj de Esperanto, kiam apenaŭ troviĝis aprobantoj de la lingvo internacia inter famaj lingvistoj, li plurfoje montris siajn simpatiojn ne sole por la ideo de L. I., sed ankaŭ speciale por Esperanto kaj skribis en 1894, ke Esperanto havas la plej altan lokon inter siaj konkurantoj. Li diris:

Mi ofte havis la okazon esprimi mian opinion pri la indoj de la diversaj provoj de lingvo tutmonda. Ĉiu el tiuj havas siajn specialajn bonajn kaj malbonajn flankojn, sed mi devas certe meti la lingvon Esperanto sur la plej altan lokon inter ĝiaj konkurantoj. Letero al la eldonantoj de "Posrednik", Oksford, la 16-an de aŭgusto 1894.[1]

Eksteraj ligilojRedakti

FontojRedakti

  1. Teksto laŭ la represo en "La Esperantisto", refoje presita en: Reinhard Haupenthal (red.). La Esperantisto. Hildesheim k. a. (Olms). 1988, p. 146