Ĉinologio

studoj rilataj al Ĉinio kaj la ĉina lingvaro kaj kulturo

Ĉinologio[1] estas la studoj rilataj al Ĉinio, kaj konsekvence al ĉinoj. Internacie estas uzata ankaŭ la neologismo Sinologio. La ĉefa kerno de tiuj studoj estas la ĉina lingvaro kaj partikulare la mandarena (官話), ties literaturo kaj kulturo.

Bronza statuo de la majstro Konfuceo, grava allogaĵo por ĉinologoj.

La ĉinologio estas studfako disvolvigita el du perspektivoj: tiu plenumita el la interno de la ĉina kulturo, kun ekstera projekcio ĉu ampleksa ĉu limigita, kaj tiu plenumita el aliaj kulturoj. En la dua aspekto ĝi ofte rilatas al la fakoj de la kompara literaturscienco kaj de la historia de la ideoj. La nomo 'ĉinologio' estas, same kiel la ceteraj gravaj fakoj pri najbaraj orientaziaj kulturoj (Japanologio, Koreologio, kiu origine dependas el tiu) inventaĵo de okcidentuloj. En la neologismo Sinologio la komponanto sino- derivas de la greka Σίνα, kiu signifas Ĉinion, kaj -logio el -λογία en sia senco de 'traktaĵo, studo, fako'.

Fakaj gazetoj redakti

  • Berliner China-Studien
  • Bulletin de l'École française d'Extrême Orient
  • Chinese Heritage Quarterly, China Heritage Project, Aŭstralia Nacia Universitato
  • Euro-Sinica
  • Harvard Journal of Asiatic Studies
  • Journal of Asian Studies
  • Journal Asiatique
  • Late Imperial China
  • Monumenta Serica
  • Sino-Platonic Papers
  • T'oung Pao
  • Modern China
  • Toho Gakuho
  • Toyoshi Kenkyu
  • Zi Yue - Revista de Sinologia da Universidade de São Paulo

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. PIV NPIV Alirita la 21an de Julio 2021.