Hebrea lingvo

semida lingvo; sankta lingvo de judismo; parolata en Israelo
(Alidirektita el Hebrea)

La hebrea lingvo (hebree: עברית, ivrit [ivRIT]) estas okcidenta semida lingvo el la Afrikazia lingvaro, nome la antikva lingvo de la hebreojizraelidoj en la Biblio, kvankam la lingvo mem ne estas aludita per la nomo Hebrea en la Tanaĥo.[1] La plej fruaj ekzemploj de verkita pra-hebrea datas el la 10a jarcento a.K.[2] Ĝi estas la komuna lingvo de la judoj, kaj nuntempe oficiala lingvo en Israelo. Entute kaj nuntempe, la hebrea estas parolata de totalo de 9 milionoj da personoj tutmonde.[3]

Hebrea lingvo
עברית
Parolata en Israelo
Parolantoj 7 milionoj en Israelo
Skribo hebrea alfabeto
Lingvistika klasifiko
Afrikazia
Semida lingvaro
Nordokcidenta semida lingvaro
Kanaana lingvaro
Hebrea lingvo
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Flago-de-Israelo.svg Israelo
Reguligita de Akademio de la Hebrea Lingvo (‫האקדמיה ללשון העברית‬) HaAqademia LaLashon Ha‘Ivrit
Lingva statuso 1 sekura
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 he
  ISO 639-2 heb
  ISO 639-3 heb
  Glottolog hebr1246
Angla nomo Hebrew
Franca nomo hébreu
Vikipedio
Information icon.svg
vdr
Hebreaj, Arabaj kaj Anglaj multlingvaj signaloj en Israela ŝoseo.
Hebrea skribaĵo uzata por verkado de Toraha rulaĵo. Notu ornamajn "kronojn" super la pintoj de kelkaj literoj.
Raŝia skribmaniero.

Oni kredas ke iam inter la jaroj 200 kaj 400 de nia erao en la sekvoj de la Bar-Koĥba-ribelo, ĝi iom post iom ĉesis esti lingvo parolata, dum en la regiono la aramea kaj je malpli etendo la greka estis jam en uzado kiel internaciaj lingvoj, ĉefe inter elitoj kaj enmigrantoj.[4]. La hebrea tamen restadis, dum la tuta historio, la ĉefa skriblingvo de la judoj, ne sole por religio kaj studado, sed ankaŭ por ĉiutagaj dokumentoj, interjuda komerco, literaturo, filozofio, medicino kaj scienco. La Jud-Germana kaj poste la orienteŭropa movado de la "Haskala" ĝin modernigis kaj preparis por laika uzo. La moderna nacia movado (cionismo) ĝin revigligis kiel verkitan kaj parolatan lingvon en Otomana Palestino en la du lastaj jardekoj de la 19-a jarcento. La Brita Mandato de Palestino rekonis la hebrean kiel unu el la tri oficialaj lingvoj de la nova ŝtato (nome la angla, la araba kaj la hebrea). La hebre-parolanta komunumo en Palestino rapide kreskis kaj jam post la unua mondmilito, ekde la jaroj 1920-aj, la hebrea fariĝis la ĉefa lingvo, skribe kaj parole, de la juda komunumo. Ĝi nature fariĝis la ĉefa lingvo de la nova ŝtato Israelo en 1948. Hodiaŭ ĝi estas la ĉefa lingvo de ĉirkaŭ 5 milionoj da israelaj judoj kaj almenaŭ la dua lingvo de unu miliono da israelaj araboj. Laŭ Etnologiisto, ĉirkaŭ 1998, la hebrea estis iĝanta la lingvo de 5 milionoj da personoj tutmonde.[5] Usono estis la dua plej granda hebreparolanta loĝantaro, kun 220,000 fluaj parolantoj,[6] ĉefe el Israelo.

La moderna hebrea estas unu el la du oficialaj lingvoj de Israelo (dum la alia estas la moderna normiga araba), dum antaŭmoderna hebrea estas uzata por preĝado aŭ studado en Judaj komunumoj ĉirkaŭ la tuta mondo nuntempe. Antikva hebrea estas ankaŭ la liturgia lingvo de Samarianoj, dum la moderna hebrea aŭ la araba estas ties gepatra lingvo. Kiel fremda lingvo, ĝi estas studata ĉefe de Judoj kaj studentoj de Judismo kaj de Israelo, kaj de arkeologoj kaj de lingvistoj specializiĝantaj en Mezoriento kaj ties civilizacioj, same kiel de teologoj en kristanaj seminarioj.

TrajtojRedakti

 
Kodekso de Aleppo: 10a-jarcenta Hebrea Biblio kun Masoreta interpunkcio (Joŝua 1:1).
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Hebrea alfabeto.

La hebrea estas skribata per la hebrea alfabeto, kiu devenas de la internacia aramea alfabeto, kies origino estas la hebrea-fenica antikva alfabeto, uzata de ĉiuj variantoj de la hebrea-fenica lingvo kaj ankaŭ la origino de la greka, etruska kaj latina alfabetoj. Tiu malnova hebrea-fenica alfabeto tamen ne malaperis komplete ĝis la ribelo kontraŭ la romanoj en 125 kaj la Bar-Koĥba-ribelo. La nova hebrea alfabeto ankaŭ estis uzata por skribi multajn aliajn "judajn" lingvojn, kiel la jud-germanan, la jud-hispanan, la jud-araban, la jud-persan, la jud-ĉeĥan, ktp.

La hebrea alfabeto konsistas ĉefe el konsonantoj, sed eblas aldoni strekojn kaj punktojn por montri vokalojn, sed tio estas kutima nur en la vortaroj, en eldonoj de la Biblio, en libroj por infanoj kaj en poezio. Precipe en post-bibliaj verkoj, estas emo uzi kelkajn literojn ankaŭ kiel vokalojn. Hebreaj vortoj, kiel la vortoj de ĉiuj ŝemidaj lingvoj, baziĝas sur trikonsonantaj radikoj. Rilatajn ideojn eblas formi per aldono aŭ ellaso de prefiksoj kaj finaĵoj, kaj ŝanĝo de internaj vokaloj. Ekzemple, la vorto sefer signifas «libro». Ĝia radiko estas s-f-r, kaj per aldonoj al tiu radiko eblas formi sifrija («biblioteko»), sifrut («literaturo»), kaj sipur («rakonto»; la konsonantoj [f] kaj [p] estas unu sama fonemo en la hebrea). Oni legas hebreajn tekstojn de dekstro al maldekstro, kiel la arameajn kaj la arabajn.

Lingva familioRedakti

La hebrea apartenas al la nordokcidenta grupo de la semidaj lingvoj kaj al la Kanaana subgrupo. Tiu subgrupo inkludas ankaŭ lingvomanierojn kiel la fenic-punika, la moaba kaj la amona. Al alia subgrupo de la semidaj lingvoj nordokcidentaj apartenas la aramea, kies similecoj kun la hebrea kaj la fenica estas ege evidentaj. Eble kelkaj variaĵoj de fenica kaj kelkaj de hebrea estis reciproke interkompreneblaj altgrade.

La vorto hebrea (ivrît) ne estis fakte uzata en la lingvo ĝis la periodo asiria. En la Biblio estas menciata «la lingvo de Kanaano» en Libro de Jesaja 19:18.[7] Sed en 2-a libro de la Reĝoj 18: 26, 28 estas specifa referenco al la hebrea lingvo dum la asira periodo.[8] La Libro de Neĥemja, aliflanke, memoras, ke la jerusalemanoj parolas yehûdît (la lingvo de Judeo, laŭvorte «judea lingvo»).[9] La Libro de Jesaja kaj la 2-a libro de la Kroniko referencas al la hebrea kiel «la lingvo de Judao».[10]

La simileco inter la Biblia hebrea kaj la fenica, same kiel tiu de kelkaj kanananaj vortoj kiuj aperas en la leteroj de Amarna el la 14-a jarcento a.K., montras, ke la lingvo de la israelidoj ne estis multe diferenca disde tiu de la kanaanoj. Kelkaj karakteroj estas komunaj al la hebrea kaj al la kanaana. La vortoj de Readmono 26:5, «mortonta arameo estis mia patro» eble sugestas, ke kelkaj prauloj de la israelidoj parolis aramean kaj poste adoptos la lingvon de la kanaanoj, kio poste estos konata kiel hebrea.[11] Tamen, ne klaras ĉu tiu fragmento alportas informaron pri lingva historio.

Tamen, la simileco de la hebrea kun la kanaana lingvo povus esti klarigitaj per la hipotezo ke la israelidoj kaj ties prauloj jam estis parolantaj lingvon tre forte rilatan kun tiu de la kanaananoj.

HistorioRedakti

 
La lintelo de Ŝebna, apartenanta al la tombo de reĝa servisto. Siloa, 7-a jarcento a.K.
 
Rulaĵo de la Mortinta Maro: Profeteco de Ĥabakuk, Kumran, ĉirkaŭ 75 a.K.

La hebrea estas lingvo kun tridek tri jarcentoj de verkita historio.[12] La hebrea tradicio havas radikojn el la Torao kaj la epoko de Moseo.[12] En periodo tiom etenda, la lingvo kompreneble suferis diversajn procezojn de lingvoŝanĝiĝo, kaj ekzistas diferencoj inter la antikva kaj la moderna hebrea: ambaŭ lingvoj kompreneble estas tre parencaj, sed foje diferencas laŭ prononco, gramatiko kaj vortotrezoro.[13]

Klasigoj laŭ historiaj etapojRedakti

Konsiderante la periodojn en kiu la hebrea lingvo estis uzata kaj disvolvigita, estas establita diferenco inter la antikva hebrea parolata, nome la hebrea de la Antikveco, kaj la moderna hebrea, nome la formo de lingvo uzata post ties renaskigo en la modernaj tempoj. En multaj aferoj la du formoj estas tre diferencaj, partikulare la moderna hebrea, kiu enhavas nombrajn pruntojn de aliaj lingvoj, kio helpas la fakton, ke la israelidoj estas tre toleremaj kun la eksterlandaj akĉentoj. Tiu moderna hebrea estas bazita sur gramatikaj reguloj relative facilaj, kio rezultas en lingvo facile lernebla.

Ekzistas aldona klasigo kiu starigas distingon inter la tri historiaj periodoj plej gravaj por la hebrea antaŭ-moderna lingvo:

Antikva hebreaRedakti

En la Steleo de Tel Dan, verkita en hebrea meze de la 8-a jarcento a.K., rememoras la venkojn de la siria reĝo Hazael super Ĥoram, filo de Aĥabo, reĝo de Israelo, kaj super Oĥozio de Judao, filo de Ĥoram, reĝo de Judujo, de la dinastio de Davido. Estas la skriba mencio plej antikva rilate al tiu dinastio. Ĉar la antikva hebrea estis tre uzita dum periodo de preskaŭ dekkvar jarcentoj, en tiu periodo la hebrea lingvo suferis ŝanĝojn, pro kio la plej antikva hebrea diferencas en kelkaj aspektoj de la pli malfrua hebrea; el tio proksimuma periodigo de la antikva hebrea estus la jena:

  • Biblia arkaika hebrea, de la 10-a al la 6-a jarcento a.K. koresponda al la monarkia periodo ĝis la ekzilo en Babilono.
  • Biblia malfrua hebrea, de la 5-a al la 3-a jarcento a.K. koresponda al la persa dominado.
  • Hebrea de la rulaĵoj de la Morta Maro, atestita intar la 3-a jarcento a.K. kaj la 1-a jarcento p.K. koresponda al la helenisma periodo kaj la romia epoko antaŭ la detruado de la templo de Jerusalemo. Estas el stadio de la lingvo uzata en la Manuskriptoj de la Morta Maro (Kumrano).
  • Hebrea de la Miŝno, atestita inter la 1-a jarcento kaj la 3-a al la 4-a jarcentoj.

La hebrea jam ne plu estis parolita ĉirkaŭ la 4-a jarcento, kvankam plue estis uzita en literaturo kaj, ĉefe, en liturgio kaj kun akademiaj celoj. En Palestino ĝi estis anstataŭita kiel parola lingvo ĉefe fare de la aramea. Pri la diasporo de judoj, iliaj gepatraj lingvoj estis historie ĉefe du nome la jenaj: la jida inter la judoj nomitaj aŝkenazoj (centro kaj oriento de Eŭropo) kaj "ladino" aŭ judhispana lingvo inter la judoj nomitaj sefardoj, devenaj de la Iberia Duoninsulo.

Moderna hebreaRedakti

La renaskigo de la hebrea kiel moderna lingvo estis grandparte iniciatitaj per la klopodoj fare de Eliezer Ben-Jehuda, arda revoluciulo en la cara Rusio en siaj komencoj, kiu, poste, unuiĝis al la Nacia Juda Movado, ĝermo de la cionisma movado, kaj elmigris en 1881 al la tiam Palestino, nome provinco de la otomana imperio. Motivita de la idealoj de renovigo kaj malakcepto de la juda vivostilo en la diasporo, Ben-Jehuda dediĉis sin al disvolvigo de nova lingvo kiun la israelidoj povu uzi por la ĉiutaga komunikado.

Kvankam dekomence lia laboro estis malaprezita, la neceso por komuna lingvo ekestis komprenita de multaj. Tuj oni formos la Komitaton de la Hebrea Lingvo. Poste tiu iĝos la Akademio de la Hebrea Lingvo, nome organizo ankoraŭ ekzistanta. La rezultoj de lia laboro kaj de la komitato estis publikigitaj en vortaro (La Kompleta Vortaro de Antikva kaj Moderna Hebreo). La verko de Ben-Jehuda trovis finfine fekundan terenon kaj komence de la 20a jarcento, la hebrea estis fariĝinta la ĉefa lingvo de la judaj loĝantaroj, kaj en la teritorioj de la tiama otomana Palestino kaj en la cionisma movado de la diasporo.[17]

Ĉar, dekomence, la majoritato de parolantoj de moderna hebrea havis eŭropajn prauloj, kaj dum jarcentoj la hebrea estis lingvo de liturgia kaj akademia uzado, kaj estis morta lingvo de tipo liturgia, la renaskigo de la hebrea kiel gepatra lingvo de komunumo estis akompanata de forta influo de subtavolo de eŭropaj lingvoj, kaj tiel perdiĝis la faringalaj kaj kelkaj frikativaj.

Tamen, post la ondoj de judaj rifuĝintoj, elpelitaj de islamaj landoj el 1948, laŭ nombroj kiuj dekomence egalis kaj, pro la tempopaso, iliaj posteuloj, superis laŭnombre tiujn de eŭropa deveno, oni restaŭris, grandnombre, la tradician prononcmanieron. Ankaŭ en gramatiko la uzado de la lingvo kiel vehikla lingvo en Israelo aperigis novajn uzojn ne ekzistantajn en la biblia hebrea.

FontojRedakti

 
Agrikultura kalendaro de Gezer, kun arkaikaj hebreaj karaktroj, 10-a jarcento a.K. Muzeo de Israelo.

La Biblio estas la ĉefa fonto por la klasika hebrea kaj tiu lingvo estis uzata ankaŭ en variaj surskriboj de la Antikveco.[18] Inter la famaj surskriboj elstaras tiuj de la kalendaro de Gezer (10-a jarcento a.K.), nome listo de monatoj difinitaj per la agrikultura laboro karaktera de ĉiu monato; la surskriboj de Kuntillet 'Ajrud kaj Ĥirbe el-Kom (de fino de la 9-a jarcento aŭ komenco de la 8-a jarcento a.K.), kiuj mencias la Tetragramon kaj ties Aŝerah; la Ostraka de Samario (8-a jarcento a.K.) listigas pagojn de vino, oleo, ktp.; la surskribo de la tunelo de Silŭan (fino de la 8-a jarcento a.K.), trovita en la tunelo konstruita de Ĥizkija sub la urbo de Davido por alporti akvon de la fonto de Gihon ĝis la rezervejo de Silŭan; la surskriboj en la Ostraka de Laĉiŝ (komenco de la 6-a jarcento a.K.) kun militaj mesaĝoj de antaŭ la invado fare de babilonianoj; la Ostrako de Arad (de la sama periodo) kiu listigas la provizoj liveritaj al la soldatoj; kaj la Meŝa-steleo (ĉirkaŭ 830 a.K.), en kiu la reĝo moaba Meŝa fanfaronas pri siaj venkoj super la israelidoj, kun enhavo redaktita en lingvaĵo praktike identa al la biblia hebrea.

Historiaj dialektaj aspektojRedakti

La antikva hebrea ne estis lingvo tute homogena. Estas bone konata ke estis diferencoj dialektaj inter la israelanoj. Juĝistoj 12:5-6 rakontas, ke la efraimaj fuĝintoj estis malkapablaj diri "*ŝibboleth" kaj anstataŭŭe ili diris "sibboleth" kaj pro tio ili mem konfesis sian devenon al siaj galaadidaj malamikoj.

La hebrea Biblio estis transmitita fare de la homoj de Judujo, sed restoj de alia dialekto - eble norda - estis konservitaj en la Biblio. La Kanto de Debora (Juĝistoj 5), kiu ŝajne estas de norda deveno, uzas la malinan pluralon kun finaĵo en -în en la v. 10 kaj la partiklon relativan sa- en la v. 7, kie la dialekto de Judujo estus uzinta -îm kaj aser, respektive.

Estis aliaj diferencoj inter la norda kaj suda hebrea, kiel en la dua persono de la singulara ino de la pronomo kaj en la sufikso pronoma. Ankaŭ rakonto kiel tiu de 2-a libro de la Reĝoj (en kiu la profeto de la nordo Eliŝa aperas)[19] retenis ion de la norda dialekto. Poste, kelkaj nordaj skribaĵoj montras dialektajn diferencojn. Por ekzemplo, la vorto de la hebrea Biblio por "domo" estas bayit, sed la nordaj skribaĵoj montras bt, kio kongruas probable kun prononco [bet], kaj "jaro" estas st kontraste kun la suda snh. La Libro de Hoŝea enhavas multajn lingvajn kaj tekstajn malfacilaĵojn, kaj kelkak el ili povas esti eble klarigitaj kiel rezulto de la norda dialekto de la respektiva profeto.

Historia evoluoRedakti

 
Juda arto. Marianos kaj Janina, Mozaiko de bizanca arto de la Sinagogo Beit Alfa, 6-a jarcento. La komponaĵo montras la ded du zodiakajn bildojn kiel koincidaj kun la dek du monatoj de la hebrea kalendaro.[20] La apero de la centra bildo de la suno havas tie justigon de astronomia tialo (kaj ne religia).[21] La kvar figuroj de la anguloj reprezentas la kvar pintojn de la jaro,[22] nome solsticoj kaj ekvinocoj, nomumitaj en hebrea laŭ la monato en kiu ĉiu el ili okazas: nome Tiŝrei, [Tevet], Ni[san] kaj Tamuz. Kibuco Beit Alfa, Israelo.

La hebrea ŝanĝis laŭlonge de la tempopaso. La lingvo de la libro de la Kronikoj, por ekzemplo, estas diferenca disde tiu de Reĝoj. La aramea iĝis la lingvo dominanta en la regiono Siri-Palestina kaj influis super la hebrea kaj, finfine, anstataŭis ĝin en kelkaj areoj. Neĥemja 13.24 plendas, ke kelkaj infanoj de miksaj geedzoj jam ne povis paroli en la lingvo de Judujo sed male ili parolis en "la lingvo de Aŝdod". Eble tio estas referenco ne al restaĵo de la filiŝta lingvo (kvankam tio estas io kiu povus ebli) sed al la aramea lingvo.

La lingvo de la Kohelet diferencas klare disde tiu de la tekstoj de antaŭ la ekzilo, kaj la lingvaj pekuliarecoj de la Kantaro de Salomono estas ofte atribuitaj al malfrua dato. Kelkaj tamen povus ankoraŭ verki en la primitiva stilo, kiel videblas en la juĝo de Jesuo ben Sira, verikta ĉirkaŭ la jaro 180 a.K. kaj en la parta skribaĵo de Kumrano. Ĉiuokaze, tiaj provoj de kompono en klasika hebrea estis nur klopodoj arkaiki. Ankaŭ la prologo al la greka traduko de Siraĉ enhavas la primitivan uzon de la henrea termino por la lingvo de la antikva Israelo.

La rabena skribmaniero de la unuaj jarcentoj de la komuna erao uzas formon de la hebrea kiu estas kutime konata kiel miŝna hebrea (de la kolekto de juraj traktadoj konata kiel Miŝno, de ĉirkaŭ la jaro 200). Tiam ĝenerale oni kredis, ke tiu lingvo neniam estis uzata de la popolo sed ke temas pri lingvo de saĝuloj kreita sub la influo de la aramea. Nuntempe ĝenerale oni komprenas, ke la rabenoj ne prilaboris lingvon de saĝuloj sed ke ili uzis formon de la hebrea kiu estis disvolvigita en la lastaj jarcentoj a.K. Tiu konkludo aperas el la profunda studado de la naturo de la lingvo kaj de la referencoj en la rabenaj tekstoj ĝis ties uzado fare de la popolo, kaj tiu popola uzado sendube sugestas ties restadon en la fundo de la rulaĵoj Copper de Kumrano kaj en kelkaj leteroj de la Bar-Koĥba-ribelo (132-135).

Kvankam la hebrea estis uzita en Judujo en la unua jarcento kiel popola lingvo, estis tie parolata ankaŭ la aramea kaj la greka, kaj estas pruvoj ke la aramea estis dominanta norde de Galileo. La historia Jesuo venis el Galileo kaj, probable, parolis aramee. Kelkaj el liaj supozitaj vortoj cititaj en la Evangelioj estas en aramea, kvankam kelkaj (kiel "*abba" kaj "ephphatta") povus esti same hebreaj kiel arameaj. Ne estas malprobable ke li ankaŭ parolis hebree, speciale dum siaj vizitoj al Judujo. Kelkaj studoj indikas, ke plej probable estas ke Jesuo parolis hebrean kun "akĉento de Galileio".

Kelkaj versetoj en la Nova Testamento ŝajnas dekomence referenci al la hebrea lingvo, kaj la greka vorto tradukita kiel hebrea (hebraisti) estus referenco al tiu lingvo en Apokalipso de Johano 9,11; 10,16. Sed ankaŭ oni uzas de la aramea vortojn kiel Gabbatha en Golgoto en Johano 19,13-17 kaj tio, probable, indikas semidan lingvon (diferenca de la greka) parolatan de la judoj, inkludante kaj la hebrean kaj la aramean, pli ol referenci al la hebrea distinge de la aramea. Same, la aramea termino Akeldema estas dirita en Agoj 1.19 en "sia lingvo", tio estas, la lingvo de la homoj de Jerusalemo.

Iom post la Bar-Koĥba-ribelo, la hebrea mortis kiel popola lingvo en Palestino, probable fine de la 2-a aŭ 3-a jarcentoj. Tamen ĝi plue estis uzata de la judoj kiel religia, akademia kaj literatura lingvo, kaj eĉ parolata en precizaj cirkonstancoj. Ĝi estis revivigita kiel popola lingv nur fine de la 19a jarcento, kaj nuntempe estas la unua oficiala kaj popola lingvo de la ŝtato Israelo.

Akademio de la Hebrea LingvoRedakti

 
Akademio de la Hebrea Lingvo.
 
Anglalingva gramatiko de la hebrea fare de Judah Monis, publikigita la unuan fojon en 1735 por la lernantoj de Harvardo.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Akademio de la Hebrea Lingvo.

La Akademio de la Hebrea Lingvo (hebree, הַאֲקָדֶמְיָה לַלָּשׁוֹן הַעִבְרִית, Ha'academia Lalashón Ha'ivrit), kreita laŭ leĝo de la Kneset de 1953 kiel la supera institucio por la hebrea lingvo, difinas la normigon de la gramatiko, la ortografio, la reguloj de la transkribado kaj hebreaj interpunkciaj diakritoj, bazitaj sur la historia evoluo de la lingvo. La Akademio konsistas el 23 membroj, inter ili lingvistoj, profesoroj de judaj studoj kaj bibliaj, kaj ankaŭ fakuloj en aliaj kampoj, poetoj, verkistoj, tradukistoj kaj aliaj. La decidoj de la Akademio pri lingvistiko, leksiko kaj idiomaĵo estas devigaj por ĉiuj oficialaj instancoj de Israelo.

Diversaj variantojRedakti

Biblia Hebrea (Hebree: עִבְרִית מִקְרָאִית Ivrit Miqra'it aŭ לְשׁוֹן הַמִּקְרָא Leshon ha-Miqra), nomita ankaŭ Klasika Hebrea, estas arkaika formo de Hebrea, nome kanaana semida lingvo parolata de judoj en la Izraela Lando, iome okcidente de la rivero Jordano kaj oriente de la Mediteranea Maro. La termino "Hebrea" ne estis uzata por la lingvo de la Biblio,[23] kiu estis referencata kiel Kanaana aŭ Judaha,[23] sed la nomo estis uzata en tekstoj en Greka kaj Miŝna Hebrea.[23]

La Miŝna Hebrea estis parolata ĝis la dua jarcento a.K.

La aŝkenaza hebrea prononco aŭ aŝkenaza hebrea estas la prononca sistemo de liturgia uzado kaj studado de la hebrea, kiun tradicie preferis aŝkenazoj. Ĝi supervivas hodiaŭ kiel aparta religia dialekto ene de kelkaj partoj de la ĥareda komunumo, eĉ apud la moderna hebrea en Israelo, kvankam ĝia uzado inter neĥaredaj kaj neisraelanaj aŝkenazaj judoj draste malpliiĝis favore de la moderna hebrea prononco, kiu baziĝas sur la sefarda tradicio.

La sefarda hebrea prononco estas la prononca sistemo por la antaŭmoderna hebrea lingvo, preferita de sefardoj (striktasence) por studado kaj preĝado. Ties fonologio influiĝis de kontaktaj lingvoj kiel la hispana, la judhispana (Ladino), la araba, la portugala kaj la moderna greka.

La jemena hebrea prononco estis multe studata de lingvaj sciencistoj, multaj el kiuj opinias, ke ĝi retenas malnovajn fonetikajn kaj gramatikajn kvalitojn aliloke perditajn. Jemenaj parolantoj de la hebrea ricevis konsiderindan laŭdadon de lingvaj puristoj pro sia uzo de gramatikaj kvalitoj de la klasika hebrea. La tunizia rabeno kaj erudiciulo Meir Mazuz iam diris pri jemenanoj, ke ili estas bonaj gramatikistoj.

Hebrea influo en EsperantoRedakti

 
Paĝo el 11a-jarcenta aramea Targum, nome manuskripto de la Hebrea Biblio.

La uzo de la hebrea lingvo kiel lingvo de la Biblio kaŭzis, ke pluraj hebreaj etimoj estis adoptataj en la fontolingvoj de Esperanto (same kiel en multaj aliaj lingvoj), kaj de tie en Esperanto. Ekzemple: Javeo, Kabalo, Mesio, rabeno, Pasko, sabato, semidoj.

Ofta eraro estas la senpensa transpreno de la angla transkribado de la hebreaj nomoj al Esperanto. Se la angla teksto skribas sh, tie plej verŝajne devas stari en Esperanto ŝ (ekzemple angle Sharon, en Esperanto Ŝaron).

Multaj personaj nomoj de la okcidenta civilizo estas origine hebreaj: ekzemple Ana, Davido, Johano, Jozefo, Lazaro, Luko, Marko, Mateo, Miĥaelo, Raĥel, Jesuo, Maria, ktp.

Pluraj vortoj venis rekte el la hebrea : aŝkenazoj, gojo, koŝera, Pesaĥo, sefardoj, ŝabato.

BildaroRedakti

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. En la Tanaĥo (Juda Biblio), la lingvo estis aludita kiel Jehudit "la juda" aŭ səpaṯ kəna‘an "la lingvo de Kanaano". "A History of the Hebrew Language". google.co.uk. [1] Alirita la 2an de Februaro 2016. Rick Aschmann, “Hebrew” in Genesis [2] Alirita la 2an de Februaro 2016. Postaj Helenismaj verkistoj kiaj Jozefo kaj la Evangelio de Johano uzis la terminon Hebraisti por aludi kaj al Hebreo kaj kaj al Arameo."A History of the Hebrew Language". google.co.uk. Samloke
  2. "Most ancient Hebrew biblical inscription deciphered". Physorg.com. [3] Alirita la 2an de Februaro 2016.
  3. Nachman Gur, Behadrey Haredim. "Kometz Aleph – Au• How many Hebrew speakers are there in the world?". [4] Alirita la 2an de Februaro 2016.
  4. "Se vi ne povus paroli la grekan ĉirkaŭ la tempon de la komenca kristanismo vi ne povus havi postenon. Vi ne povus havigi al vi bonan postenon, profesian laborpostenon. Vi devis koni la grekan aldone al vi propra lingvo. Kaj tiele vi venus al punkto kie Judoj... la Juda komunumo en onidiru Egipton kaj en grandaj urboj kiaj Aleksandrio vi ne konur Hebrean pli ol ili konas nur la Grekan. Kaj tiel vi bezonos Grekan version en la sinagogo." -- Josheph Blankinsopp, Professor of Biblical Studies University of Notre Dame in A&E's Who Wrote the Bible
  5. Moderna Hebrea ĉe Ethnologue (18a eld., 2015) Classical Hebrew (liturgical) at Ethnologue (18a eld., 2015), Samaria Hebrea (liturgia) ĉe Ethnologue (18a eld., 2015), Amonia (formortinta) ĉe Ethnologue (18a eld., 2015), Moabia (formortinta) ĉe Ethnologue (18a eld., 2015), Edomia (formortinta) ĉe Ethnologue (18a eld., 2015)
  6. "Table 53. Languages Spoken At Home by Language: 2009", The 2012 Statistical Abstract (U.S. Census Bureau), http://www.census.gov/compendia/statab/cats/population/ancestry_language_spoken_at_home.html, retrieved 2011-12-27 
  7. "En tiu tempo estos kvin urboj en la tero de Egipto kiuj parolas la lingvon de Kanaano" (Libro de Jesaja 19:18).
  8. "Bonvolu, parolu en aramea por ni bone komprenu. Ne parolu en hebrea, ĉar oni aŭdos la homojn kiuj estas sur la murego" (2-a libro de la Reĝoj 18: 26, 28).
  9. "Vidis mi ankaŭ en tiuj tagoj, ke kelkaj judoj estis geedziĝintaj kun virinoj el Asdod, Amono kaj Moab; kaj la duono de ties filoj parolas la lingvon de Asdod aŭ de aliaj nacioj, sed ili ne scipovis paroli la lingvon de la judoj" (Libro de Neĥemja 13:24-25).
  10. Libro de Jesaja 36:11, 13; 2-a libro de la Kroniko 32:18. Arkivita la 4an de marto 2016 en la Wayback Machine.
  11. «Readmono 26:5». Arkivita el la originalo la 29an de julio 2015. Konsultita la 7an de julio 2015.
  12. 12,0 12,1 Cafetorah.com Arkivita la 18an de aprilo 2015 en la Wayback Machine. (en portugala), 20an de aŭgusto 2011 (konsultita la 16an de aŭgusto 2020).
  13. Analoge, ankaŭ la latino kaj la diferencaj latinidaj lingvoj estas tre parencaj lingvoj, sed diferencas en granda nombro de aspektoj, tiel ke la parolantoj de la latinidaj ne necese povas kompreni la latinan sen antaŭa lernado de tiu.
  14. klasika hebrea (el Retarkivo 20150706231728), Cafetorah.com, 2011 (konsultita la 6an de julio 2015).
  15. Miŝna hebrea (el Retarkivo 20150707000049), Cafetorah.com, 2011 (konsultita la 6an de julio 2015).
  16. [https://web.archive.org/web/20150706231114/http://www.cafetorah.com/portal/Hebraico-Medieval# (el Retarkivo 20150706231114) Mezepoka hebrea, Cafetorah.com, 2011 (konsultita la 6an de julio 2015).
  17. Tribuna Israelita (eld.). «Sionismo: orígenes del Movimiento Nacional Judío» (en español). Konsultita la 16a de aŭgusto 2020.
  18. Kiel atestas nombraj ekzemploj konservitaj en la Muzeo de Israelo en Jerusalemo.
  19. 2-a libro de la Reĝoj 4
  20. R. Errell kaj D. Pegaz: "The floor mosaic of the ancient Bet Alpha synagogue showing an allegorical illustration of the sun surrounded by the twelve signs of the Zodiac" (Israeli Postage Stamp Catalog).
  21. En astronomio, la zodiako (de la greka "zoon-diakos" kiu signifas radon de la animaloj) estas bendo kiu ĉirkaŭas la ĉielan sferon kaj kiu estas sufiĉe larĝa por enhavi la sunon.
  22. En hebrea, תקופות—Tkufot.
  23. 23,0 23,1 23,2 The Biblical World, John Barton, Taylor & Francis, 2004, p7 Quote: "Interestingly, the term 'Hebrew' (ibrit) is not used of the language in the biblical text"

BibliografioRedakti

en EsperantoRedakti

  • HAMMING, G. La aspigo de la hebrea lingvo. En: Scienca Revuo, vol. 2, n-ro 6 (1950), pp. 43-58 (online)

Eksteraj ligilojRedakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Idioma hebreo en la hispana Vikipedio.