Libro de Hoŝea
Hoŝea estas libro (de la Malnova Testamento) en la Biblio. Ĝi estas la unua parto de la Libro de la 12 Profetoj, la t. n. Malgrandaj Profetoj.
הוֹשֵׁעַ | |
---|---|
![]() | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Hoŝea |
Lingvoj | |
Eldonado | |
Ĝenro | Profetaj Libroj |
NomoRedakti
La libro nomiĝas
- en la hebrea: הושע
- en la greka Septuaginto (LXX): ΩΣΗΕ
- en la latina Nova Vulgato: Prophetia Osee
Ĝi nomiĝas tia, ĉar ĝi prezentas paroladojn de la profeto Hoŝea, kiu vivis en la 8-a jarcento antaŭ nia erao. Sendepende de la profeto, en antikva Izraelo en la sama jarcento ekzistis historia reĝo Hoŝea, en kies regotempo la juda ŝtato estis konkerita de la asirianoj, kiuj deportis plej multajn judojn kaj aliflanke enportis homojn el inter alie Babilono, Hamao kaj Sefarvaim (probable la antikva urbo Sippar)
Enhavo kaj strukturoRedakti
Jen ebla dispozicio: [1]
- Titolo (Hoŝ 1,1)
- La edziĝo de Hoŝea (Hoŝ 1,2 - 3,5)
- Kulpo kaj savado (Hoŝ 4,1 - 14,9)
- Epilogo (Hoŝ 14,10)
NotojRedakti
- ↑ La subtitoloj estas prenitaj el la nove editorita esperanta Biblio:
IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6.
Ili baziĝas sur tiuj de la germana Einheitsübersetzung.