Hoŝea (profeto)

Biblia profeto
(Alidirektita el Profeto Hoŝea)

Hoŝea, hebree: Hoseah kaj latine: Osea (8-a jarcento a.K.), esta la unua en la listo de la de la 12 minoraj profetoj kaj estas aŭtoro de la samnoma libro de la Malnova Testamento.

Hoŝea
Biblia persono
homa biblia persono • homo
Verko Libro de Hoŝea
Epistolo al la romanoj
Informoj
Sekso vira
Okupo profeto
Patro Beeri
Edzo/Edzino Gomer
Infanoj Lo-Ammi • Lo-Ruhama
vdr
BIBLIAJ MINORAJ PROFETOJ
Hoŝea'
Profeto Hoŝea, el la Maestà de Duccio di Boninsegna.
sekso = vira
nacio = hebrea de la norda Izraela reĝlando
epoko = 8-a jarcento a.K.
noto1= biblia profeto de la Izraela reĝlando
noto2 = rulaĵo de la profetaĵo (Ex Aegypto vocavi filium meum)
noto3 = aŭtoro de la libro de Hoŝea
kulto = venerata kiel sanktulo ĉe la Katolika Eklezio kiu lin liturgie honoras la 17-an de oktobro. Simile faras ĉiuj eklezioj konfesantaj la komunecon kun la sanktuloj

Hoŝea , kie nomo signifas “la Sinjoro helpas”, vivis en la norda Izraela reĝlando en la 8-a jarcento[1]

Biografio redakti

Profeto Hoŝea, pere de sia persona dramo, volas esence priskribi la fidelecon de Dio al siaj promesoj al la homoj. En la samnoma libro la profeto, fakte, rakontas pri la senlimaj fideleco kaj amon de Dio por la izraela popolo; ĉio tio emerĝas ankaŭ per kaj tra liaj malagrablaj geedzaj eventoj, markitaj per la edzinrompo de lia edzino Gomer, kiu estis prostituitino kaj kiu forlasas la edzon por sin dediĉi al la sankta prostituado. Ĉio provokas, en la profeto, profundan vundon kaj senliman suferon, sed ne la neeblecon ŝin daŭrigi ami, ĝis pagi monan kvoton por ŝia elaĉeto, do pardoni ŝin reakceptante en sia domo. Evidentas en ĉio tio la paralelismo de la rilato inter Dio kaj la profeto aŭ la virino kaj la izraela popolo.

En sia predikado, la profeto ŝtorme minacas la regantan izraelan klason, makulitan de leĝoj maljustaj kaj la sacerdotan kategorion kiu agante laŭ religia malfidelo en la aplikado de la diaj leĝoj enkondukos en la popolon konsterniĝon, maljustecojn kaj perfortojn.

Kulto redakti

La Katolika Eklezio lin kultas kiel sanktulon la 17-an de oktobro. Tia li estas rekonata aĉe ĉiuj eklezion konfesantaj la komunecon kun la sanktuloj.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti

  • 'Biblio
    • Katolikaj enciklopedioj:
    • [2] Enciclopedia_Cattolica
    • [3] Cathopedia:Voci_indispensabili
    • [4] Catholic_Encyclopedia

Notoj redakti

  1. «1 Vorto de la Eternulo, kiu aperis al Hoŝea, filo de Beeri, en la tempo de Uzija, Jotam, Aĥaz, kaj Ĥizkija, reĝoj de Judujo, kaj en la tempo de Jerobeam, filo de Joaŝ, reĝo de Izrael.” (Hoŝea 1,1).