Libro de Jona

Jona estas libro (de la Malnova Testamento) en la Biblio. Ĝi estas parto de la Libro de la 12 Profetoj, la t. n. Malgrandaj Profetoj.

יוֹנָה
Pieter Lastman - Jonah and the Whale - Google Art Project.jpg
Aŭtoroj
Aŭtoro Jona
Lingvoj
Eldonado
Ĝenro Profetaj Libroj
Information icon.svg
vdr
Hebrea biblio
Tanach.jpg
Judisma portalo
Information icon.svg
vdr

NomoRedakti

La libro nomiĝas

  • en la hebrea: יונה
  • en la greka Septuaginto (LXX): ΙΩΝΑΣ
  • en la latina Nova Vulgato: Prophetia Ionæ

Ĝi nomiĝas tia, ĉar la profeto Jona ludas la ĉefan rolon en tiu ĉi novelo.

Enhavo kaj strukturoRedakti

Jen ebla dispozicio: [1]

  • La vokiĝo de Jona (Jon 1,1-2)
  • La forkurado de Jona (Jon 1,3-16)
  • La savado de Jona (Jon 2)
  • Jona en Nineve (Jon 3)
  • La riproĉa admono (Jon 4)

Konataj bildoj estas:

  • Jona dormanta en la interno de la ŝipo dum la ventego
  • Jona preĝanta en la interno de la fiŝo
  • Homoj kaj brutoj de Nineve pentantaj en sakaĵo kaj cindro
  • Jona sidanta sub la hedero

NotojRedakti

  1. La subtitoloj estas prenitaj el la nove editorita esperanta Biblio:
    IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6.
    Ili baziĝas sur tiuj de la germana Einheitsübersetzung.