Libro de Jeremia
La Libro de Jeremia aŭ simple Jeremia (hebree יִרְמְיָהוּ, Jirməjāhū) estas libro de la Tanaĥo (laŭ judisma teologio) aŭ de la Malnova Testamento (laŭ kristanisma teologio) en la Biblio.
יִרְמְיָהוּ | |||||
---|---|---|---|---|---|
sankta libro • libro de la Biblio | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Jeremia | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | hebrea lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Ĝenro | Profetaj Libroj | ||||
| |||||
Ĝi estas verkita de Jeremia (laŭ literumo de L. L. Zamenhof kun finaĵo "-a", sed ankaŭ skribebla Jeremio), unu el la profetoj en la historio de judismo.
Por la judoj ĝi apartenas al la "profetaj libroj" (nomata Nevi'im, (hebree נְבִיאִים, la profetoj"), la dua parto de la Tanaĥo. Ene de tio, ĝi estas en la subgrupo "postaj profetoj" aŭ Nevi'im Aharonim [נביאים אחרונים], kune kun la libro de Jesaja kaj libro de Jeĥezkel.
En la kristanaj biblioj la verkaĵo estas envicigita post la Libro de Jesaja, kaj estas la dua el kvin verkoj de la grupo "grandaj profetoj" (Jesaja, Jeremia, Plorkanto, Jeĥezkel kaj Daniel).
La libro, verkita en kompleksa kaj poeta hebrea lingvaĵo, konservis la diraĵojn kaj eventojn ĉirkaŭ la vivo de la juda profeto Jeremia, kiu vivis en la tempo de la detruo de la templo de Jerusalemo (587 antaŭ nia erao) post konkero de la Reĝlando Judio kaj ties ĉefurbo Jerusalemo fare de la babilonia armeo de Nebukadnecaro la 2-a.
La traduko de la hebrea lingvo al Esperanto, kiel la tuta Tanaĥo, estas verkaĵo de L. L. Zamenhof kaj apartenas al la klasika literaturo de la internacia lingvo.